Nazaré (Portugalio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo

Nazaré estas komunumo en la portugala distrikto Leiria. La komunumo havas areon de 83 km2 kaj havis 15 060 loĝantojn en 2001.

Norde de la plaĝo, sur monteto, troviĝas la malnova kvartalo Sitio. Tiu parto estas atingebla nur per tre malrekta vojo, sed oni povas ankaŭ iri per "tramo": ĝi transportas la pasaĝerojn rekte sur la monteto al Sitio. Supre la etoso estas tute alia. Ĉi tiu kvartalo konsistas el labirinto de stratetoj, kiuj preskaŭ ĉiuj eliras je la granda placo kun la katedralo. Ekde la balkonoj je la rando de la monteto oni havas belan vidaĵon al Nazaré kiu situas pli malalta. Dume la suba kvartalo de pli rektaj stratoj permesas trafikon kaj modernan disvolvigon ekonomian.

Tradicie la ekonomio de la loko rilatas al fiŝkaptado. Ankoraŭ videblas tradicia fiŝkaptaj labormanieroj kiaj elirigo de boatoj tra la strando, sekigado de sardinoj samloke, ktp. Alia tute malofta tradicio estas la konsidero de virinoj (eĉ maljunulinoj) kiuj ĝuas pli da libero ol la samregionaj, ludodiboĉemas surstrate kaj eĉ ludas grupe kaj surstrate anstataŭ viroj, kio ege kontrastas kun la tradiciaj vestoj kie subjupe estas ĝis sep subjupoj.

Surfado

La loko iĝis mondkonata en novembro de 2011, kiam la havaja surfisto Garrett McNamara sukcese surfis rekordgrandan marondon: ĝis estis 23,8 m granda de la bazo ĝis la pinto (kresto). Tiun ondograndecon superis surfistoj en 2013, sed tiuj lastaj surfadoj ne estis oficiale konfirmitaj. La ondegojn ebligas la submara Kanjono Nazaré.

Koordinatoj: 39° 36' N, 9° 4' U Mapo

Vidaĵo je la plaĝo kun vendistino de sekigitaj anĉovoj en tradiciaj vestoj; je la fono: la pinto de la monteto O Sitio kaj tramvojo
Panoramo de la plaĝo de Nazaré


Loĝlokoj en la komunumo

Naskiĝis en Nazaré