Nazareo

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Nazareo, el kiu "Nazareoj", estas la termino, eble el Nazareto en kiu pasigis la plejparton de sia vivo Jesuo, estis nomita la sekvantaro de Jesuo en la komencaj tempo de kristanismo en la juda medio de Palestino. La difina vorto troviĝas precipe en la apokrifa literaturo. Tamen, kiam la disĉiploj iris al Antiokio (Agoj de la Apostoloj, 11,26) ekvenkis la ternimo “kristano” por idiki le sekvantaron de Jesuo. Kaj “Nazareo” ekmalaperis.

Foje “nazareo” identiĝis kun nazoreo kiu restis uzita ĝis la fino de kvara jarcento kaj indikadis la judo-kristanan komunumon ankoraŭ multe impregnitan je hebreaj tradicioj kaj fidelan al eksteraĵoj de la hebrea Leĝo, kontraŭ kiu Sankta Paŭlo “batalis” sian batalon por la misia malfermiĝo al la paganoj. Ĝuste tiujn nazoreojn difinis Paŭlo (Galatoj 2,4) “falsaj profetoj” ĉar ili volis kondiĉi la savon liveritan de Kristo al la observo de la hebrea religi-mora leĝaro.

Tamen foje la du terminoj, en la kristana literaturo, sence ne distingiĝis.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Joachim Gnilka, Qui sont le chrétiens du Coran, Cerf, Paris.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

[1] Arkivigite je 2009-02-10 per la retarkivo Wayback Machine