Saltu al enhavo

Neŭtraleco (internaciaj rilatoj)

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Neŭtraleco)
Neŭtralaj landoj: Verde neŭtralaj landoj Flave kontestitaj neŭtralajn landojn Indige iamajn neŭtralajn landojn

Neŭtrala povo dum preciza milito estas suverena ŝtato kiu deklariĝas neŭtrala rilate al la intermilitantoj. Povas okazi, ke ne partoprenanta ŝtato en la milito necese estu neŭtrala. La rajtoj kaj devoj de neŭtrala povo estas difinita en la Sekcij 5[1] kaj 13[2] de la Haga Konvencio de 1907. Konstanta neŭtrala povo estas suverena ŝtato kiu ligiĝas al internacia traktato por esti neŭtrala rilate al la intermilitantoj de ĉiuj futuraj militoj.

Malsamaj landoj interpretas sian neŭtralecon alimaniere: iuj, kiel Kostariko, malmilitaris, dum Svislando servas kiel ekzemplo de konstanta neŭtrala povo, kiu tenas sin al "armita neŭtraleco" por malhelpi agreson kun ampleksa militistaro, krom malhelpi sin de eksterlanda deplojo. La koncepto de neŭtraleco en milito estas mallarĝe difinita kaj metas specifajn limigojn al la neŭtrala partio reage al la internacie agnoskata rajto resti neŭtrala. Tamen ne ĉiuj neŭtralaj landoj evitas ian eksterlandan deplojon aŭ aliancojn, ĉar Aŭstrio kaj Irlando havas aktivajn pacajn fortojn de UN kaj politikan aliancon ene de Eŭropa Unio.

Dum la Malvarma Milito alia eŭropa lando, Jugoslavio, postulis militan kaj ideologian neŭtralecon, kaj tion daŭrigas ĝia posteulo, Serbio.

Parta listo de la neŭtralaj landoj ekzistantaj en la mondo, komence de la 21-a jarcento, estas la jenaj:

  • Aŭstrio Aŭstrio - konservis neŭtralecon ekde 1955.
  • Irlando Irlando - havas tradician politikon de milita neŭtraleco,difinita kiel ne-aliĝantaj militaj aliancoj.
  • Turkmenio Turkmenio - deklaris permanentan neŭtralecon en 2005, kiu estis agnoskita de Unuiĝintaj Nacioj.
  • Liĥtenŝtejno Liĥtenŝtejno ne plu havis armeon ekde la aŭstro-prusa milito en 1866.
  • Panamo Panamo - deklarita permanenta neŭtraleco en 1989. La neŭtraleco de Panamo estas sanktigita en specifa traktato.
  • Kostariko Kostariko - konservis neŭtralecon ekde 1949, post dissolvo de sia armeo.
  • Vatikano Vatikano - Laŭ la Lateranaj Paktoj, Vatikanurbo kaj la Papo estas devigitaj al neŭtraleco.
  • Svislando Svislando konservis neŭtralecon ekde la Viena Kongreso en 1815.
  • Moldavio Moldavio - neŭtrala lando laŭ la moldava konstitucio ekde la akiro de sendependeco, malgraŭ la kontraŭleĝa okupado de la Transdnestrio fare de por-rusaj separistoj, kiujn Rusio subtenas ekde 1995.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]