Neprofitcela organizaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ne-profita organizaĵo)
Vendante biletojn por tombolo estas unu el multaj manieroj kolekti financan helpon de civitanoj por ne-profitcela organizaĵo.

Neprofitcela organizaĵo (ankaŭ senprofitcela organizaĵone-profitcela organizaĵo) estas organizaĵo kies ĉefa celo estas subteni kaj antaŭenigi iun aferon, kiu koncernas aŭ la publikon aŭ privata grupo, necelante monprofiton. Oni trovas tiajn grupojn en tre diversaj kampoj, ekz. la artoj, karitataj organizaĵoj, politiko, religio, sporto ktp.

Neprofitcelaj grupoj ĝenerale ne funkcias por generi profiton; tamen, neprofitcela organizaĵo povas ricevi, reteni kaj disdoni monon kaj aliaj valoraĵoj, kaj ankaŭ etike kaj laŭleĝe komerci, ricevante profiton. Eblas, ke tia organizaĵo povos nur limigite peti kaj uzi tiajn profitojn, laŭ la naciaj leĝoj de ties jurisdikcio; ne-profitajn organizaĵojn do ĝenerale financas mondonacoj de la publiko aŭ de entreprenoj, ofte sen devigo pagi imposton je la donacoj.

Kelkaj neprofitcelaj organizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]