Saltu al enhavo

Ne atendu ĝis Maj'

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne atendu ĝis Maj'
filmo
Originala lingvo slovena lingvo
Kina aperdato 1957
Ĝenro romantika komedio, amafera filmo
Reĝisoro(j) František Čáp
Scenaro František Čáp
Rolantoj Metka Gabrijelčič • Franek Trefalt • Janez Čuk • Stane Sever
IMDb
vdr

Ne atendu ĝis Maj' estas slovena nigrablanka romantika komedia filmo el 1957 kaj estas daŭrigo de la filmo Vesna, tial ĝi foje aperas sub la titolo Vesna II .

"Ne atendu ĝis Maj'" ankaŭ nomiĝas kanto en ĉi tiu filmo. La muzikon komponis Borut Lesjak, la kantotekstojn skribis Frane Milčinski - Ježek, kaj ilin kantis Olga Bedjanič .

Anoj de porprogresanta kurso de Esperanto en Izola kun helpo de kunlaboranto el Kranj subtekstigis la filmon al Esperanto en 2024.

Daŭrigo de la filmo Vesna. La knabinoj prepariĝas por vintra ferio sur la montoj. Vesna antaŭĝojas, ke Samo estos kun ŝi, sed ŝia koramiko devas partopreni montsavekzercojn.

Kiam Vesna rigardas aviadilojn sur la ĉielo, ŝi scias, ke Samo estas ankaŭ en unu el ili. Samo surteriĝas, sed kun li estas la bela Zora. Vesna, ĵaluza kaj obstina ne trovas pacon. Sed baldaŭ ĉio iĝas klara, kaj Samo kaj Vesna flugas per aviadilo por ĝui la liberecon de la ĉielo.[1]

Informoj pri la filmo

[redakti | redakti fonton]
  • fotografaĵoj - Janez Kališnik
  • muziko - Borut Lesjak
  • ĉefrolantoj :
    • Vesna (Janja) - Metka Gabrijelčič
    • Samo- Frank Trefalt
    • Sandi - Janez Čuk
    • Krištof - Jure Furlan
    • prof. Slapar (Kozinus) - Stane Sever
    • onklino Ana - Elvira Kralj
    • profesoro pri filozofio - Frane Milčinski - Ježek
    • La patrino de Samo - Metka Bučar
    • Sinjorino Slapar - Elvira Kralj

Ne atendu ĝis Maj' kaj Mambo Kubano

  • muziko: Borut Lesjak
  • teksto: Frane Milčinski - Ježek
  • en la filmo kantas: Olga Bedjanič (Hiperbola)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. https://bsf.si/sl/film/ne-cakaj-na-maj/