Nea Salamina Famagusta FC
Nea Salamis Famagusta FC | |||
---|---|---|---|
futbala klubo | |||
Kluba nomo | Nea Salamis Famagusta FC greke Νέα Σαλαμίνα Αμμοχώστου | ||
Fondita | la 7-an de marto 1948 | ||
Stadiono | Stadiono Ammochostos, Kipro | ||
Kapacito | 5 500 | ||
Prezidanto | Paraskevas Andreou | ||
Trejnisto | Jan de Jonge | ||
Ligo | 1-a divizio de Kipro | ||
2022/23 | 8-a | ||
Oficiala retejo | www.neasalamina.com | ||
| |||
Nea Salamis Famagusta FC aŭ Nea Salamina Famagusta FC (greke: Νέα Σαλαμίνα Αμμοχώστου) estas profesia futbala klubo bazita en Famagusta, Kipro. Ĝi estas estinta rifuĝinta klubo ekde la 1974-a Turka invado de Kipro, kiam Turkio ekokupis la nordan parton de la insulo. La klubo estas portempe bazita en Larnaka.
La plej atentindaj elfaraĵoj de Nea Salamina estis ĝiaj venkoj en la Cypriot Cup (esperante: Kipra Pokalo) kaj la Cypriot Super Cup (esperante: Kipra Supera Pokalo) en 1990. Ĝia plej alta finiĝo en la Kipra Unua Fako estas la tria rango. La ludistaro partoprenis unuafoje en Eŭropea konkurso en 1990 ĉe la UEFA-pokalo de pokalvenkintoj, kaj ludis en la 1995-a, 1997-a kaj 2000-a UEFA Intertotaj Pokaloj. La ludistaro estas parto de la sporta klubo Nea Salamina Famagusta, kiu fondiĝis en 1948; la estra klubo ankaŭ enludigas viran flugpilkadan ludistaron. La klubo nomiĝis laŭ la antikva urbo de Kipro, Salamis aŭ Salamina, kiu situas apud moderna Famagusta ("Nea" signifas "nova" en la greka lingvo).