Nelas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Nelas (stacidomo).
Nelas
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3520
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 14 037  (2011) [+]
Loĝdenso 112 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 31′ N, 7° 51′ U (mapo)40.516666666667-7.85 [+]
Areo 125,71 km² (12 571 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Nelas (Portugalio)
Nelas (Portugalio)
DEC
Situo de Nelas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nelas [+]
vdr

Nelas estas urbo de Portugalio, situanta en la Distrikto Viseu, Centra regiono kaj la subregiono Viseu Dão-Lafões. Ĝi havas 4 636 loĝantojn (2021).

Ĝi estas sidejo de la municipo Nelas, kiu havas totalan areon de 125,71 km², kaj 13 121 loĝantojn (2021), subdividita en sep fregezioj. La municipa teritorio limas nordoriente kun Mangualde, sudoriente kun Seia kaj Oliveira do Hospital (en distrikto Koimbro), okcidente kun Carregal do Sal kaj nordokcidente kun Viseu. La teritorio estas inter la riveroj Mondego kaj Dão, dum la sidejo estas inter la urboj Carregal do Sal sudokcidente kaj Mangualde nordoriente.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pilorio de Aguieira.

Prahistorian loĝadon atestas la monumentaj megalitoj de Orca de Pramelas en Canas de Senhorim kaj de Outeiro de Roque en Lapa do Lobo. El la romia epoko estas restaĵoj (kiel la romiaj vojoj de Santar kaj de Vilar Seco), same kiel de la Mezepoko (tomboj de Pedras da Forca). Elstaras la arkitekturo de la 17-a kaj 18-a jarcentoj, videbla ĉefe en la senjordomegoj.

Nelas estis konkerita el islamanoj inter 1058 kaj 1064, kiuj estis respektive, la jaroj de la konkeroj de Viseu kaj de Koimbro. Post la fondo de la Reĝlando Portugalio (en 1143), ekis administracia organizado, per kreado de municipoj. La municipo nomiĝis Senhorim ĝis la 9a de decembro 1852, kiam la sidejo translokiĝis de Folhadal al Nelas.

En la unua duono de la 20-a jarcento la loĝantaro estis stabila kaj atingis eĉ 16 000 loĝantojn en 1960, sed poste malpliiĝis pro elmigrado ĝis nunaj 13 000 loĝantoj.

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Nelas havas la jenajn fregeziojn:

Fregezioj de la municipo Nelas.
  • Canas de Senhorim
  • Carvalhal Redondo e Aguieira
  • Lapa do Lobo
  • Nelas
  • Santar e Moreira
  • Senhorim
  • Vilar Seco

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En pluraj loĝlokoj estas interesaj preĝejoj kaj kapeloj, kun gravaj pentraĵoj kaj valoraj liturgiaj juveloj; krome estas ankaŭ nobelaj domegoj ĉefe el la 18a jarcento.

  • Pilorioj de Aguieira, Folhadal kaj Vilar Seco
  • Bieno Quinta da Vitória
  • Arkeologiejoj de Canas de Senhorim


Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Nelas en la portugala Vikipedio.