Carregal do Sal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Carregal do Sal (stacidomo).
Carregal do Sal
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3430
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 835  (2011) [+]
Loĝdenso 84 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 26′ N, 8° 0′ U (mapo)40.433333333333-8 [+]
Areo 117 km² (11 700 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Carregal do Sal (Portugalio)
Carregal do Sal (Portugalio)
DEC
Situo de Carregal do Sal

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Carregal do Sal [+]
vdr

Carregal do Sal estas urbo de Portugalio, situanta en la Distrikto Viseu, Centra regiono kaj la subregiono Viseu Dão-Lafões. Ĝi havas 3 225 loĝantojn (2021). La loknomo Carregal do Sal kompreneblas kiel Salŝarĝejo.

Ĝi estas sidejo de la municipo Carregal do Sal, kiu havas totalan areon de 116,89 km², kaj 9 038 loĝantojn (2021), subdividita en kvin fregezioj. La municipa teritorio limas nordoriente kun Nelas, sudoriente kun Oliveira do Hospital kaj Tábua, okcidente kun Santa Comba Dão, nordokcidente kun Tondela kaj norde kun Viseu.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu municipo estis kreita en 1836, per fuzio kaj nuligo de la ĝistiamaj municipoj Currelos kaj Oliveira do Conde.

Carregal estis la nomo de iama loĝloko de la municipo Currelos, kie estas la sidejo de la municipo. Ĝi konatiĝis kiel “do Sal” kongrue kun la grandaj salstokejoj kiuj konstruigis tie Francisco Lucas de Melo Pais do Amaral (7a de majo 1752 – 6a de aprilo 1819), de la familio Casa de Santar, profite de la situo de la loko ĉe la ŝoseo kiu tiam estis grava komunikvojo inter la distriktoj Viseu kaj Koimbro; tiuj salproduktejoj liveris salon al la tuta regiono. La negoco restis propraĵo de liaj posteuloj (Soares de Albergaria Pais e Melo) dum preskaŭ 200 jaroj, konsistante en la sendado de salo de Figueira da Foz, per boatoj laŭ la riveroj Mondego kaj Dão, ĝis Carregal, kie ĝi restis en grandaj stokejoj, nomitaj Salinas, en la ĉirkaŭoj de la loĝlokoj, kie Francisco Lucas de Melo Pais do Amaral konstruigis krome samnoman domegon, nuntempe Municipa Muzeo Manuel Soares de Albergaria.

En la unua duono de la 20-a jarcento la loĝantaro estis stabila kaj atingis eĉ 15 000 loĝantojn en 1940, sed poste malpliiĝis pro elmigrado ĝis nunaj 9 000 loĝantoj.

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Carregal do Sal havas la jenajn fregeziojn:

  • Beijós
  • Cabanas de Viriato
  • Carregal do Sal
  • Oliveira do Conde
  • Parada

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Dolmeno de Orca aŭ Lapa da OrcaOrca de Fiais da Telha;
  • Domo Passal (de Aristides de Sousa Mendes, Nacia Monumento);
  • Tombo de Fernão Gomes de Góis;
  • Pilorio de Oliveira do Conde;
  • Domego de Soares de Albergaria;
  • Domego de Oliveirinha.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]