Saltu al enhavo

Tondela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tondela
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3460
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 28 946  (2011) [+]
Loĝdenso 78 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 31′ N, 8° 5′ U (mapo)40.516666666667-8.0833333333333 [+]
Areo 371 km² (37 100 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Tondela (Portugalio)
Tondela (Portugalio)
DEC
Situo de Tondela

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tondela [+]
vdr

Tondela estas urbo de Portugalio, situanta en la Distrikto Viseu, Centra regiono kaj la subregiono Viseu Dão-Lafões. Ĝi havas 5 215 loĝantojn (2021). Ĝi estas la kvara plej loĝata urbo en la distrikto malantaŭ Viseu, Lamego kaj Mangualde.

Ĝi estas sidejo de la municipo Tondela, kiu havas totalan areon de 371,22 km², kaj 25 914 loĝantojn (2021), subdividita en 19 fregezioj. La municipa teritorio limas norde kun Vouzela kaj la suda parto de Oliveira de Frades, nordoriente kun Viseu, sudoriente kun Carregal do Sal, sude kun Santa Comba Dão, sudokcidente kun Mortágua kaj okcidente kun Águeda.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu municipo estis kreita per fuzio kaj nuligo de la ĝistiamaj municipoj Besteiros, Serra do Caramulo, S. João do Monte, Guardão, Mouraz, Sabugosa, Canas de Santa Maria, S. Miguel de Outeiro kaj kelkaj loĝlokoj de la teritorio de Viseu, Barreiro kaj Treixedo. Laŭ dokumentoj de la 10a ĝis 12a jarcentoj tiu areo estis nomita Terra de Balistariis, de kiu venis la loknomo Besteiros, kun derivado el la vorto balistabesta (arbalesto), kaj tial montriĝas du ruĝaj arbalestoj en la municipa blazono. La loknomo Besteiros, kerno de la municipo, estus komprenebla kiel arbalestistoj.

Ao Tom’Dela, statuo en la urbo.

La loknomo Tondela estas asociita per popola etimologio al legendo pri virino, kiu dum la bataloj de la Reconquista, uzis ĉaskornon el montetopinto por averti pri alproksimiĝo fare de malamikoj. Kaj je la tom della (ŝia sono, de kie Tondela) la loĝantaro kunvenis por fronti la nedeziratajn alvenintojn. Tiukadre estas en la urbo bela statuo kiu montras virinon sonorigante ĉaskornon.

En la unua duono de la 20-a jarcento la loĝantaro estis stabila kaj atingis eĉ 40 000 loĝantojn en 1940, sed poste malpliiĝis pro elmigrado ĝis nunaj 25 000 loĝantoj.

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Tondela havas la jenajn fregeziojn:

Fregezioj de la municipo Tondela.
  • Barreiro de Besteiros e Tourigo
  • Campo de Besteiros
  • Canas de Santa Maria
  • Caparrosa e Silvares
  • Castelões
  • Dardavaz
  • Ferreirós do Dão
  • Guardão
  • Lajeosa do Dão
  • Lobão da Beira
  • Molelos
  • Mouraz e Vila Nova da Rainha
  • Parada de Gonta
  • Santiago de Besteiros
  • São João do Monte e Mosteirinho
  • São Miguel do Outeiro e Sabugosa
  • Tonda
  • Tondela e Nandufe
  • Vilar de Besteiros e Mosteiro de Fráguas

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En pluraj loĝlokoj estas interesaj preĝejoj kaj kapeloj, kun gravaj pentraĵoj kaj valoraj liturgiaj juveloj; krome estas ankaŭ nobelaj domegoj ĉefe el la 18a jarcento.

En Tondela mem[redakti | redakti fonton]

Fontano de la Sireno, Fonte da Sereia.
  • Monumento al la Mortintoj de la Unua Mondmilito
  • Statuo 'Ao Tom'Dela'
  • Fontano Chafariz da Sereia
  • Monumento al la batalantoj de koloniaj militoj
  • Statuo al Elmigranto
  • Kapeloj de Santa Eufémia, de Senhor do Calvário
  • Pilorioj (largo 1º de maio kaj largo da República), de Senhor do Calvário
  • Nobela domego Solar de Sant'Ana
  • Preĝejo de Tondela kaj de Nossa Srª do Carmo
  • Fontano de Outeiro
  • Tabuleiro da Praça Besteiros
  • Busto al la Majstro de la Portugala Lingvo Cândido de Figueiredo
  • MEMORIAR - giganta biciklisto 'Caramulo' (Expo 98)
  • Stadiono João Cardoso
  • Skulptaĵo 'Xandinha da Praça'
  • Romia ponto, kastrumo kaj rivera banejo de Nandufe
  • Murpentraĵo 'Memória de Nandufe'

En la municipo Tondela[redakti | redakti fonton]

  • Dolmeno de Arquinha da Moura / Anta da Penela
  • Stelea Menhiro de Caparrosa
  • Rokarto en Molelinhos kaj Alagoa
  • Romia ponto de Ferreirós do Dão
  • Romiaj vojoj de Guardão kaj de Mosteiro de Fráguas
  • Monumento al Arbalestisto en Campo de Besteiros
  • Kapelo de Nossa Senhora do Campo
  • Ermitejo de Nossa Senhora do Crasto en Lobão da Beira
  • Nobeldomoj de Casal en Lobão da Beira; de Vilar de Besteiros; de Casainho
  • Mezepokaj Tomboj en Lobão da Beira
  • Monumento Mão em Canas de Santa Maria
  • Domo Casa da Cadeia (prizono) en São Miguel do Outeiro
  • Domo de la poeto Tomás Ribeiro
  • Palaco de Molelos

Bildoj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tondela en la portugala Vikipedio.