Vouzela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vouzela
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3670
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 10 564  (2011) [+]
Loĝdenso 55 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 42′ N, 8° 7′ U (mapo)40.7-8.1166666666667 [+]
Areo 193,69 km² (19 369 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Vouzela (Portugalio)
Vouzela (Portugalio)
DEC
Situo de Vouzela

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vouzela [+]
vdr

Vouzela estas urbo de Portugalio, situanta en la okcidento de la Distrikto Viseu, Centra regiono kaj la subregiono Viseu Dão-Lafões. Ĝi havas ĉirkaŭ 1 350 loĝantojn (2021). Ĝi estas je 30 km de Viseu, 60 km de Aveiro, 2 km de Termas de São Pedro do Sul, iom pli ol unu horon de Porto kaj proksimume tri horojn de Lisbono.

Ĝi estas sidejo de la municipo Vouzela, kiu havas totalan areon de 193,69 km², kaj 10 564 loĝantojn (2021), subdividita en naŭ fregezioj. La municipa teritorio limas norde kun São Pedro do Sul, oriente kun Viseu, sude kun Tondela kaj kun la malgranda parto de Oliveira de Frades, sudokcidente kun Águeda kaj nordokcidente kun la ĉefa parto de Oliveira de Frades. La teritorio estas sude de la rivero Vouga, dum la sidejo mem estas inter la rivero kaj la aŭtoŝoseo A-25 kiu ligas kun Viseu sudoriente. Tute apude okcidente estas la urbo Oliveira de Frades.

Historio[redakti | redakti fonton]

Turo de Cambra.

Prahistorian loĝadon atestas monumentaj megalitoj troviĝantaj en la municipo. El la romia epoko estas disaj restaĵoj. Elstaras la arkitekturo de la 17-a kaj 18-a jarcentoj, videbla ĉefe en la senjordomegoj.

La areo de Vouzela estis konkerita el islamanoj inter 1058 kaj 1064, kiuj estis respektive, la jaroj de la konkeroj de Viseu kaj de Koimbro. Post la fondo de la Reĝlando Portugalio (en 1143), ekis administracia organizado, per kreado de municipoj. Tiu ĉi municipo devenas el iama municipo Lafões, de kiu ĝi estis unu el du sidejoj, kun São Pedro do Sul. En 1836, Lafões estis dispartita inter Vouzela kaj São Pedro do Sul.

La plej fruaj referencoj al la loĝloko datas de la dua duono de la 11-a jarcento (1083) sed estas atestoj de pli frua antikveco: de la kastrumo de Senhora do Castelo konservigis la murego kaj foje aperas el la grundo pecoj de ceramiko de epokoj de kastrumoj kaj de romianoj. Proksime estas du homformaj tomboj, kiuj sugestas loĝadon en frua Mezepoko. En dokumento de 1083 oni referencas iaman monaĥejon, dokumentita ankaŭ poste nome en 1104 kaj 1113, sed en la 13-a jarcento la dokumentoj aludas jam al preĝejo. Dokumentoj de Alfonso la 3-a (1258) montras, ke la preĝejo de Nossa Senhora da Assunção, de Vouzela, estas la monaĥejo antaŭe menciita.

En la unua duono de la 20-a jarcento la loĝantaro estis stabila kaj atingis pli ol 16 000 loĝantojn en 1950, sed poste malpliiĝis iomete pro elmigrado ĝis nunaj 9 000 loĝantoj. Ĉirkaŭ 90% de la areo de la municipo suferis incendion la 15an de oktobro 2017.

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Vouzela havas la jenajn fregeziojn:

Fregezioj de la municipo Vouzela.
  • Alcofra
  • Cambra e Carvalhal de Vermilhas
  • Campia
  • Fataunços e Figueiredo das Donas
  • Fornelo do Monte
  • Queirã
  • São Miguel do Mato
  • Ventosa
  • Vouzela e Paços de Vilharigues

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En pluraj loĝlokoj estas interesaj preĝejoj kaj kapeloj, kun gravaj pentraĵoj kaj valoraj liturgiaj juveloj; krome estas ankaŭ nobelaj domegoj ĉefe el la 18a jarcento.

  • Ruinoj de la Kastelo aŭ Turo de Vilharigues
  • Pilorio kaj preĝejoj de Vouzela
  • Romiaj pontoj kaj muelejoj de Alcofra
  • Banejo kaj preĝejo de Campia

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Vouzela en la portugala Vikipedio.