São Pedro do Sul

El Vikipedio, la libera enciklopedio
São Pedro do Sul
municipo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3660
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 16 851  (2011) [+]
Loĝdenso 48 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 45′ N, 8° 4′ U (mapo)40.75-8.0666666666667 [+]
Areo 349 km² (34 900 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
São Pedro do Sul (Portugalio)
São Pedro do Sul (Portugalio)
DEC
Situo de São Pedro do Sul

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo São Pedro do Sul, Portugal [+]
vdr

São Pedro do Sul estas urbo de Portugalio, situanta en la okcidento de la Distrikto Viseu, Centra regiono kaj la subregiono Dão-Lafões. Ĝi havas ĉirkaŭ 3 600 loĝantojn (2021).

Ĝi estas sidejo de la municipo São Pedro do Sul, kiu havas totalan areon de 348,95 km², kaj 16 851 loĝantojn (2021), subdividita en 14 fregezioj. La municipa teritorio limas nordoriente kun Castro Daire, sudoriente kun Viseu, sude kun Vouzela, sude kaj okcidente kun Oliveira de Frades (norda parto), okcidente kun Vale de Cambra kaj nordokcidente kun Arouca. La teritorio estas inter la rivero Vouga (sude) kaj la rivero Paiva (norde), dum la sidejo mem estas ĉe la rivero Vouga kaj apud Vouzela trans la riveron.

Historio[redakti | redakti fonton]

Monaĥejo de São Cristóvão de Lafões.

Prahistorian loĝadon atestas monumentaj megalitoj troviĝantaj en la municipo. El la romia epoko estas disaj restaĵoj. Elstaras la arkitekturo de la 17-a kaj 18-a jarcentoj, videbla ĉefe en la senjordomegoj.

La areo de São Pedro do Sul estis konkerita el islamanoj inter 1058 kaj 1064, kiuj estis respektive, la jaroj de la konkeroj de Viseu kaj de Koimbro. Post la fondo de la Reĝlando Portugalio (en 1143), ekis administracia organizado, per kreado de municipoj. Tiu ĉi municipo devenas el iama municipo Lafões, de kiu ĝi estis unu el du sidejoj, kun Vouzela. En 1836, Lafões estis dispartita inter Vouzela kaj São Pedro do Sul.

Estis Senjoro de tiu loĝloko en teroj de Lourosa kaj Quinta do Amaral, D. Afonso Ermigues do Amaral, naskiĝinta en 1245, laŭ registro en la dokumentoj de la reĝo D. Afonso la 3-a. La urbo mem São Pedro do Sul estis altigita al la kategorio de cidade (urbo) la 12an de Junio 2009.

En la unua duono de la 20-a jarcento la loĝantaro estis stabila kaj atingis pli ol 25 000 loĝantojn en 1950, sed poste malpliiĝis iomete pro elmigrado ĝis nunaj 15 000 loĝantoj.

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

São Pedro do Sul havas la jenajn fregeziojn:

Fregezioj de la municipo São Pedro do Sul.
  • Bordonhos
  • Carvalhais e Candal
  • Figueiredo de Alva
  • Manhouce
  • Pindelo dos Milagres
  • Pinho
  • Santa Cruz da Trapa e São Cristóvão de Lafões
  • São Félix
  • São Martinho das Moitas e Covas do Rio
  • São Pedro do Sul, Várzea e Baiões
  • Serrazes
  • Sul
  • Valadares
  • Vila Maior

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En pluraj loĝlokoj estas interesaj preĝejoj kaj kapeloj, kun gravaj pentraĵoj kaj valoraj liturgiaj juveloj; krome estas ankaŭ nobelaj domegoj ĉefe el la 18a jarcento.

  • Kastrumoj da Cárcoda en Carvalhais, de Banho en São Pedro do Sul kaj de Nossa Senhora da Guia en Baiões
  • Blazondomego Solar dos Malafaias
  • Konvento de Sankta Kristoforo aŭ de São Cristóvão de Lafões
  • Palaco de Reriz
  • Pedra Escrita (skribita ŝtono), megalito kun geometriaj misteraj gravuraĵoj
  • Preĝejo de Nossa Senhora da Nazaré kaj ĉefa preĝejo en Carvalhais VC 1995
  • Ponto de Manhouce
  • Romia banejo konata kiel Piscina de D. Afonso Henriques
  • Konvento de Franciskanoj en São Pedro do Sul
  • Pontoj, kapeloj kaj dolmenoj de Manhouce


Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]