Santa Comba Dão

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Santa Comba Dão (stacidomo).
Santa Comba Dão
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3440
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 11 597  (2011) [+]
Loĝdenso 104 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 24′ N, 8° 8′ U (mapo)40.4-8.1333333333333 [+]
Areo 112 km² (11 200 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Santa Comba Dão (Portugalio)
Santa Comba Dão (Portugalio)
DEC
Situo de Santa Comba Dão

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa Comba Dão [+]
vdr

Santa Comba Dão estas urbo de Portugalio, situanta en la Distrikto Viseu, Centra regiono kaj la subregiono Viseu Dão-Lafões. Ĝi havas ĉirkaŭ 3 386 loĝantojn (2021). Ĝi estas inter la riveroj Dão kaj Mondego, kaj inter la urboj Viseu kaj Koimbro, iom samdistance.

Ĝi estas sidejo de la municipo Santa Comba Dão, kiu havas totalan areon de 111,95 km², kaj 11 597 loĝantojn (2021), subdividita en ses fregezioj. La municipa teritorio limas norde kun Tondela, oriente kun Carregal do Sal, sudoriente kun Tábua, sude kun Penacova kaj okcidente kun Mortágua.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas loknomaj referencoj al dolmeno kaj al kastrumo, sed oni ne trovis arkeologiajn restaĵojn de tiu epoko. Ja oni trovis restaĵojn de la epokoj de la Romia Imperio kaj de visigotoj.

Pilorio de São João de Areias.

La nomo Santa Comba Dão estis iam Sancta Columba, pri sankta martirino. Ĝi estas menciita en donacletero de 974 fare de Oveco Garcia kaj en alia de 975 fare de Nunio Gonçalves, ambaŭ favore al la Monaĥejo de Lorvão. Em 1102, tiu monaĥejo havigis ĉarton de foruo al la lokanoj de Santa Comba kaj Treixedo por helpi setladon. Pro nestabileco de la areo la teroj de Santa Comba estis transigitaj al la episkopeco de Koimbro, kio restis almenaŭ ĝis 1472, kiam Galvão, episkopo de Koimbro, iĝis grafo de Santa Comba.

En 1514, la reĝo D. Manuelo havigis foruojn al Santa Comba Dão kaj al São João de Areias, Pinheiro de Ázere, Óvoa kaj Couto do Mosteiro.

En la 19-a jarcento, Santa Comba Dão ekinkludis la tiamajn municipojn (nun fregezioj) Óvoa, Couto do Mosteiro kaj Pinheiro (1836), kaj São João de Areias (1895), dum Nagozela integriĝis en la fregezio Treixedo (1837). Nagozela estis poste inkludita en la fregezio Treixedo (Lei n.º 40/84, de 31 de Dezembro), nun en la União de Freguesias de Treixedo e Nagozela (administracia reorganizado de 2012/2013).

En la unua duono de la 20-a jarcento la loĝantaro estis stabila kaj atingis eĉ 14 000 loĝantojn en 1950, sed poste malpliiĝis pro elmigrado ĝis nunaj 11 000 loĝantoj. La portugala diktatoro António de Oliveira Salazar (1889–1970) naskiĝis en Vimieiro (Santa Comba Dão).

La vila (urbeto) Santa Comba Dão estis altigita al la kategorio de urbo (cidade) en 1999.

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Santa Comba Dão havas la jenajn fregeziojn:

Fregezioj de la municipo Santa Comba Dão.
  • Óvoa e Vimieiro
  • Pinheiro de Ázere
  • Santa Comba Dão e Couto do Mosteiro
  • São Joaninho
  • São João de Areias
  • Treixedo e Nagozela

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En pluraj loĝlokoj estas interesaj preĝejoj kaj kapeloj, kun gravaj pentraĵoj kaj valoraj liturgiaj juveloj; krome estas ankaŭ nobelaj domegoj ĉefe el la 18a jarcento.

  • Preĝejo de Santa Comba Dão — de 18-a jarcento, baroka, kun du sonorilturoj.
  • Domo Casa dos Arcos, nobeldomego de Baronoj de Santa Comba Dão, vizitita de D. Catarina de Bragança, vidvino de la reĝo de Anglio, Skotlando kaj Irlando, en 1692, de ŝia frato la reĝo D. Pedro la 2-a en 1704 kaj de lia filo D. Manuel de Bragança, Infanto de Portugalio; nune biblioteko kaj restoracio.
  • Domo de Joaquim Alves Mateus — proksime al la Casa dos Arcos, de 1555, kun posta rekonstruado en la 18-a jarcento.
  • Bicikla vojo Ecopista do Dão — kiu ligas Viseu, Tondela kaj Vimieiro laŭ vojo de 48 km (iama fervojo de Dão, nuligita en 1990).
  • Pilorioj de Couto do Mosteiro, de Ovoa, de Ázere, de Santa Comba Dão, de São João de Areias kaj de Treixedo

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Santa Comba Dão en la portugala Vikipedio.