Saltu al enhavo

Ner Tamid

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la eterna lumo Ner Tamid super la toraujo en la granda sinagogo de Budapeŝto.

La eterna lumo Ner Tamid (hebree נֵר תָּמִיד) estas kutima kulta objekto de judismo: kutime ĝi en sinagogo brulas antaŭ la toraujo, hebree nomata Aron ha-Kodeŝ.

Kutime la eterna lumo situas en ujo pendigita ĉe la tegmento. En pli fruaj tempoj ĝi konsistis el brulanta meĉo malseka je olivoleo, kaj konsideriĝis meritoplena ago (micvo) doni mondonacon por la plua brulo de la lumo. Nuntempe la eterna lumo kutime havas elektran ampolon. La ujo kaj la ĉenoj kiuj ligas ĝin al la tegmentoj kutime estas el valoraj metaloj.

La eteran lumo en sinagogoj estas simbola memorigo pri la sepbraka kandelingo (menora), kies kandeloj konstante brulis en la templo de Jerusalemo (vidu eliro 27, 20 kaj levidoj 24, 2), ĉar la sinagogo konsideriĝas spirita ekvivalento de la antaŭa templo, kaj "malgranda sanktaĵo". Origine la lumo situis en niĉo ĉe la okcidenta muro de la sinagogo, memore de la situo de la sepbraka kandelingo en la jerusalema templo. Poste ĝi poziciiĝis antaŭ la sankta toraujo. En multaj lignaj sinagogoj de orienta Eŭropo la lumo poziciiĝis en aparta volbita ŝtona niĉo, por malpligrandigi la danĝeron ke la tuta konstruaĵo ekbruliĝus.. La tumo en la Talmudo interpretiĝas simbolo de la daŭra ĉeesto de Dio (ŝeŝina) en la izraela popolo aŭ konsideriĝis la spirita lumo eliranta el la templo.

La juda-romia historiisto Jozefo Flavio (Flavius Josephus) citas priskribon de la helenisma geografo kaj historiisto Hekataios de Abdera (Εκαταίος ο Αβδηρίτης), laŭ kiu interne de la Dua Templo de Jerusalemo nur estis altaro kaj kandelingo, ambaŭ el oro kaj ambaŭ je du "talantoj". Plue li skribas:

„… sur ĝi troveblas tumo, kiu neniam estas estingata, ne dumtage kaj ne dumnokte.“[1]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Encyclopaedia Judaica (Enciklopedio Juda, verkita anglalingve), volumo 12, paĝo 965.
  1. Flavius Josephus, Contra Apionem I, 22