Neuf-Mesnil
| Neuf-Mesnil | |
|---|---|
|
| |
| komunumo en Francio | |
| Blazono | |
| Administrado | |
| Statuso | Komunumo |
| Lando | Francio |
| Regiono | Hauts-de-France |
| Departemento | Nord |
| Arondismento | Avesnes-sur-Helpe |
| Kantono | Hautmont |
| INSEE kodo | 59424 [+] |
| Poŝtkodo | 59330 |
| Kodo laŭ INSEE | 59424 |
| Politiko | |
| Urbestro | S-ro Daniel Leferme 2008-2014 |
| Demografio | |
| Loĝantaro | 1 381 (1 999) |
| Loĝdenso | 1 141 loĝ./km² |
| Geografio | |
| Koordinatoj | 50°16′01″N 3°54′31″O / 50.26694°N, 3.90861°O (mapo) Koordinatoj: 50°16′01″N 3°54′31″O / 50.26694°N, 3.90861°O (mapo) |
| Alto | 140 m - 163 m |
| Areo | 1,21 km² |
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
| 50° 16′ 01″ Nordo 3° 54′ 31″ Oriento / 50.2669444444 °N, 3.90861111111 °O (mapo) | |
| Alia projekto | |
Neuf-Mesnil estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 1 381 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Neuf-Mesnil estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Hautmont, kiu situas inter Aulnoye-Aymeries kaj Maubeuge, en la suda parto de la natura baseno de la rivero Sambre.
La vilaĝo Neuf-Mesnil troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas kerne de natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Neuf-Mesnil etendiĝas sur 1,21 km².
Historio
[redakti | redakti fonton]La 3-an de aŭgusto 2008, grava tornado trafis la urbetojn Hautmont, Neuf-Mesnil, Maubeuge kaj Boussières-sur-Sambre. Ĝi kaŭzis la mortojn de tri homoj (alia mortigis sin pro la katastrofo). Ĝi difektis entute 1 584 domojn kaj apartamentojn, el kiuj 291 estis tute detruitaj.
Administrado
[redakti | redakti fonton]Neuf-Mesnil apartenas al la kantono de Hautmont, kies ĉefurbo estas Hautmont. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.


