Malneta versio
Neustadt [prononco "Nojŝtat"] (Holstinio) - germane Neustadt in Holstein, platgermane Niestadt in Holsteen - estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Orienta Holstinio de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio. Fine de decembro 2022 la urbo havis 15 464 loĝantojn.
Neustadt per individua motora trafiko konektiĝas al la aŭtovojo , kaj kompreneble ankaŭ havas fervojan stacidomon.