New Horizons

El Vikipedio, la libera enciklopedio

New Horizons (nju horizons) estas nomo de kosmoesplora programo kaj kosmosondilo, kiu celas esplori la ĉielobjektojn Plutono kaj Ĥarono. Ĝi estos la unua sondilo, kiu alflugas Plutonon kaj alvenas tien en 2015. Ĝi ne orbitos ĉirkaŭ Plutonon, nur preterflugos kaj fotos, esploros ĝin per diversaj mezuriloj. Post esploro de Plutono, ĝi pluflugos kaj esploros la Kujper-zonon inter 2016-2020.

Priskribo de aparato

La sondilo mem grandas 2,2x2,7x3,2 m kaj pezas 465 kg kun pelaĵo (Plutonio 238). Ĝi funkcias per RTG (Radioizotopa termoelektra generatoro)

Oni lanĉis la aparaton per usona raketo-portilo "Atlas-5" en konfiguraĵo 551, kiu estas la plej peza variaĵo de tiu raketo uzita ĝis 2012. Tiu konfiguraĵo estis necesa pro granda plirapidiĝo.

La realigo de la porojekto multfoje prokrastis pro manko de financoj. En 2006 la kostojn de la projekto oni pritaksis 650 milionoj da dolaroj.

Eventoj pasintaj

  • 19 januaro 2006: la aparato lanĉita de kabo Kanaveral.
  • januaro 2006: laŭplana korektado de la orbito por fari ĝustan gravitan manovron apud Jupitero.
  • 7 aprilo 2006: la aparato trairis la orbiton de Marto al distaco 243 milionoj da km de Suno ĉe rapideco 21 km/sek.
  • 13 junio 2006: la aparato alproksimiĝis al 110 miloj da km al malgranda asteroido 132524 APL pli frue havinta provizoran nomon 2002 JF56. La aparato fotis ĝin kaj samtempe kontrolis la sistemon de kaptado kaj akompanado de movanta celo.
  • ĝis septembro 2006 oni kontrolis la funkcion de ĉiuj sep esploriloj.
  • 28 februaro 2007: gravita manovro apud Jupitero. La aparato alproksimiĝis al Jupitero al 2,305 milionoj da kilometroj kaj fotis Jupiteron kaj ĝiajn satelitojn kun alta distingivo.
  • 8 julio 2008: trairis la orbiton de Saturno.
  • 9 novembro 2009: korektadoj de orbito por ĝusta orientado de antenoj.
  • 30 julio 2010: sukcesa provo de kameron LORRI al distanco proksime 23,2 astronomiaj unitoj de Neptuno farinte fotojn de Neptuno kaj ĝia satelito Tritono.
  • 18 marto 2011: trairis la orbiton de Urano.
  • 11 februaro 2012: la aparato alproksimiĝis al Plutono al 10 astronomiaj unitoj.
  • 10 januaro 2013: laŭplana kontrolo de aparataro kaj ŝarĝo de renovigita programaro.
  • 1 kaj 3 julio 2013: la kamero LORRI fotis Plutonon kaj ĝian sateliton Ĥarono (Karono) de distanco 880 milionoj da km.
  • 5 januaro 2014: oni vekis la aparaton por kontrolo de la anteno, ĝisdatigo de navigadan mapon de steloj kaj aliaj kontroladoj. 17 januaron la aparato estis denove dormigita.
  • 17 junio 2014: komenco de ĉiujara kontrolo de sistemoj (lasta antaŭ alflugo al Plutono)[1].
  • 14 julio 2014: unuafoje ekde 2010 (kaj sesan fojon ekde lanĉo) la aparato korektis sian kurson. La moviloj funkciis 87.52 sekundoj kaj aldonis rapidecon 1.08 m/s, elspezante ĉirkaŭ 250 g de fuelo el 53 kg disponantaj. Rezulte de manovro la sontilo alflugos la celon je 36 minutoj pli frue.
  • 25 aŭgusto 2014: — la aparato interkruicigis la orbiton de Neptuno[2].
  • 6 decembro 2014: sukcesa vekigo de la aparato.
  • januaro 2015: komenco de malproksimaj observoj de Plutono.
  • februaro 2015: komenco de observoj de Plutono.
  • 12 marto 2015: la aparato alproksimiĝis al la Plutono je distanco unu astronomia unuo. Je du tagoj antaŭ tio oni korektis la trajektorion. Tiu korektaĵo estas la plej malproksima en la historio de kosmonaŭtiko: la sondilo troviĝis je distanco de 4.77 miliardoj da km el la Suno.[3]

Eventoj planitaj

Preterflugo de «Novaj horizontoj» en proksimaĵo de Plutono laŭ imago de pentristo
Trajektorio de la flugado de «Novaj horizontoj» (linio blua) post preterflugo de Plutono (punkto flava en la kvadrato ruĝa) rilate konataj objektoj de la zono de Koiper (punktoj verdaj) kaj aliaj objektoj
  • 5 majo 2015: La klareco de bildoj farotaj de «Novaj horizontoj» superos la klarecon de bildoj faritaj de spaca teleskopo Hubble.
  • 14 julio 2015: preterflugo de la sistemo Plutono-Ĥarono je distanco 12500 km el surfaco de Plutono. La aparato observos la sistemon dum 9 tagoj kolektonte 4,5 gigabitokojn de informacio.
  • En jaroj 2016—2020 la aparato verŝajne esploros iujn objektojn de la zono de Kujper, aparte 2014-MU/69.
  • 2026: atendata fino de misio.

Vidu ankaŭ


  1. Final ‘Pre-Pluto’ Annual Checkout Begins. JHU/APL (17 june 2014). Alirita 2014-06-18.
  2. New Horizons Crosses Neptune Orbit En Route to Historic Pluto Encounter.angle
  3. A Record Day for New Horizons (12.03.20145).