Nicola Matteis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nicola Matteis
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1649 (1649-11-30)
en Napolo
Morto 1-an de januaro 1713 (1713-01-01) (63-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj anglaitala
Ŝtataneco Reĝlando de NapoloReĝlando de Granda Britio
Okupo
Okupo komponistoviolonisto
vdr

Nicola Matteis la pli maljuna "Neapolitano" (* ĉ. 1650 en Napolo(?); † antaŭ 1703 aŭ post 1713 en Colkirken en la graflando Norfolk) estis Itala violonisto kaj komponisto.

Pri sia junaĝo nenio estas konata. Li aktivis ekde 1672 ĝis sia vivofino en Londono kiel artisto kaj instruisto. Matteis entute publikis memeldone kvar volumoj de Ayrs for the Violin [arioj por la violono] kun suitoj por la violono kaj figurita baso. La unuaj du volumoj aperis en 1676, du pluaj en 1685, al tiuj oni aldonis en 1687 duan diskantvoĉon. kelkaj pluaj verkoj konserviĝis kiel manuskriptoj.

  • Senkostaj notoj de Nicola Matteis in WIMA: Werner Icking Music Archive

Liaj filoj[redakti | redakti fonton]

Nicola Matteis la pli juna (* post 1670 en Anglio; † 23-a de oktobro 1737 en Vieno (laŭ protokolo pri mortintoj) aŭ post 1749 en Shrewsbury (laŭ Charles Burney), ankaŭ estis violonisto kaj komponisto.

La filo de la "Neapolitano" ricevis violoninstruon de sia patro kaj aktivis ekde 1700 sub Johann Joseph Fux en la Viena kortegokapelo, ekde 1712 li estis "Direttore della musica instrumentale" [direktisto de la instrumentmuziko] kaj ekde 1714 ĝis 1737 komponisto de la kortegaj baletmuzikoj.

John-Nicola Matteis (baptita je la 27-a de decembro 1694) ankaŭ violonisto.