Nigramara floto de Rusio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rusa marbatala flago

La Nigramara floto (ruse: Черноморский Флот [ĉernaMORskij flot]) estas parto de la marfortoj de Rusio (Pli frue tiu de Sovetunio, kaj antaŭ tiu — de Rusia Imperio), kiu agadas en la Nigra maro kaj en la Mediteraneo. Ĝi stacionas en diversaj havenoj de la Nigra kaj Azova maroj. La ĉefbazo estas en Sebastopolo, kiu iĝis parto de sendependa Ukrainio kun la tuta Krimeo. La bazo estas luita fare de Rusio ĝis 2017, kontraŭ 100 milionoj da usonaj dolaroj jare.

Historio

La floton fondis en 1783 carino Katarina la 2-a. La unuaj ŝipoj venis el la Azova flotilo, fondita de la caro Petro la Granda en 1695. La floto rapide fortiĝis per novaj ŝipoj kaj batalis en la 18- kaj 19-aj jarcentoj kontraŭ la turka kaj franca imperio. Unu eskadro — sub komandado de admiralo Fjodor Uŝakov — batalis kun la turkoj kontraŭ la francoj en la Mediteraneo.

Kvankam la floto estis sukcesa kontraŭ la turkoj en la Krimea milito (18531856), post apero de la brita kaj franca floto ĝi agadis ĉefe pasive kaj defende. Kiam oni okupis Sebastopolon en 1856, oni eksplodigis la ŝipojn. En la Pactraktato de Parizo, la Nigra maro estis neŭtraligita kaj estis malpermesita por Rusio havi pli da batalŝipoj ol Turkio. Tiu limigo estis neniigita en 1871 en la Londona Pontuskonferenco.

Post la Oktobra revolucio en Rusio, la Nigramara floto venis sub regadon de la bolŝevikoj. Por ke la kontraŭrevolucianoj ne akiru la floton, Lenin ordenis la 18-an de junio 1918 memsinkigon de la floto.

La floto estis revivigita post la sukcesa venko de la bolŝevikoj en la interna milito. Tiam oni levis la sinkigitajn ŝipojn el la maro kaj konstruis novajn. Dum la Dua mondmilito, la floto aktive batalis kontraŭ la germanoj kaj ties aliancanoj.

Post la Dua mondmilito, la floto estis modernigita. La valoro de la floto malaltiĝis, post kiam Turkio membriĝis en la NATO en 1952. Post disfalo de Sovetunio, Rusio kaj Ukrainio dividis la floton, dum Rusio havas rajton daŭre uzi la mararmean bazon en Sebastopolo.

Rusio planas alilokigi la ĉefan bazon de la Nigramara floto al Novorossijsk.

Eksteraj ligiloj