Nikolai Vasiljeviĉ Novikov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nikolai Vasiljeviĉ Novikov
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1903 (1903-01-01)
en Sankt-Peterburgo
Morto 1-an de januaro 1989 (1989-01-01) (86-jaraĝa)
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio
Alma mater Q4258140
Okupo
Okupo diplomato
vdr

Nikolai Vasiljeviĉ NOVIKOV (en rusa, Николай Васильевич Новиков; 7-a de Februaro 1903–1989) estis diplomato de Sovetunio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li gradiĝis en la Orienta Instituto de Leningrado en 1930. En la sekvaj jaroj li okupis diversajn sciencajn kaj akademiajn postenojn, kaj estis ano de la Servo de Eksterlandaj Aferoj en Moskvo kaj soveta reprezentanto en Ateno kaj Kairo dum la Dua Mondmilito. Partikulare, li estis ambasadoro de Sovetunio antaŭ Usono, nomumita la 10an de Aprilo 1946, ĝis sia elpostenigo la 24an de Oktobro 1947.

En 1990, dum la Glasnost, kelkaj el la dokumentoj verkitaj de Novikov en 1946 estis publikigitaj. Tio montris la influan telegramon Novikov aŭ reporto Novikov (sendita al Moskvo la 27an de Septembro 1946) kiu estis parte reagon al tre kritika telegramo de la usona diplomato George F. Kennan pri Sovetunio. Novikov parolis pri la usona militigo, la kresko de ties milita buĝeto, la ideologio de la usona ŝtato, la usona kunlaborado kun Unuiĝinta Reĝlando kaj liaj supozo, ke la usona elito regis la gazetaron por opozicii al Sovetunio. La telegramo respegulis la pensaron de Stalin kaj disponis el kunlaboro de Vjaĉeslav Molotov.[1][2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gaddis, 2012, p. 47.
  2. Rezenco de la libro Origins Of The Cold War: The Novikov, Kennan, And Roberts 'Long Telegrams' Of 1946[rompita ligilo] Arkivita la 30an de Septembro 2007 en la Wayback Machine., el Foreign Affairs (en angla). Konsultita la 19an de Majo 2021.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Gaddis, John Lewis (2012). Nueva Historia de la Guerra Fría. México: Fondo de Cultura Económica. ISBN 9786071605559.