Nikolaj Sauerweid

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nikolaj Sauerweid
Persona informo
Naskiĝo 12-an de februaro 1836 (1836-02-12)
en Sankt-Peterburgo
Morto 10-an de junio 1866 (1866-06-10) (30-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Rusia Akademio de Belartoj
Familio
Patro Alexander von Sauerweid
Okupo
Okupo pentristo • battle painter
vdr

Nikolaj Aleksandroviĉ SAUERWEID (en rusa: Николай Александрович Зауервейд; 1836–1866) estis rusa pentristo; filo de Aleksander Sauerweid.

Nikolaj Sauerweid studis en la Imperia Akademio de Artoj en Sankt-Peterburgo. En 1857, li ricevis arĝentan medalon pro siaj pentraĵoj Francoj atakas Swartz kaj Kosakoj kaptas francan sentinelon en plenluna nokto pri la Napoleonaj militoj. En 1859 li gradiĝis per Malgranda Ormedalo. Lia gradiga verko estis Petro la 1-a de Rusio pacigas siajn maltrankvilajn trupojn post rekapti Narva en 1704.

En 1860 Sauerweid ricevis la titolon de Akademiano pri Batala Arto pro sia pentraĵo Princo Repnin eniras en Riga post la falo de la urbo en la 4a de Julio 1700. La artisto interesiĝis en ĝenrismaj verkoj per la pentraĵo Malriĉulo translokiĝante el apartamento. Li pentris ankaŭ multajn akvarelojn por la romano Princo Serebrjanij de A. K. Tolstoj.

En 1866 estante nur 30-jaraĝa mortis Nikolaj Sauerweid.

Verkoj[redakti | redakti fonton]