Nikolao Roerich
Nikolao ROERICH (ruse Николай Константинович Рерих (aŭ Рёрих) [Nikalaj Kanstantinoviĉ Reriĥ (Röriĥ); naskiĝis la 9-an de oktobro 1874, Sankt-Peterburgo, mortis la 13-an de decembro 1947 en Kullu, Barato) estis rusa pentristo kaj verkisto. Li iniciatis la Roerich-pakton, pioniraĵon de la Haga Konvencio pri protekto de la kulturaĵoj dum armitaj konfliktoj kaj fondis kun sia edzino Helena Roerich la teozofian asocion Agni Yoga.
Vivo kaj efikoj
Li estis aktivulo antaŭ la oktobra revolucio en la artista rondo de Sankta Petersburgo. Li dediĉis sin - krom al pentrado - ankaŭ al skizado de scenejaj bildoj kaj kostumoj. Li edziĝis en 1901 kun Jelena Ivanovna Ŝapoŝnikova (kiu nomis sin post la elmigrado Helena). Li akiris larĝan publikecon en 1913, ĉar li formis kaj provizis kiel libretisto la baleton de Igor Fjodoroviĉ Stravinskij (La konsekro de la printempo).
Pro la Oktobra Revolucio li elmigris kun sia familio tra Finnlando al Londono kaj Usono, kaj finfine li hejmiĝis en Barato. Li veturis en la Himalaja regiono kaj esploris ties kulturon.
En la pentraĵa galerio de Novosibirsk troviĝas interesa kolekto de la bildoj de la pentristo. En la Lipecka artmuzeo troviĝas granda kolekto el liaj verkaĵoj.
Eksteraj ligiloj
- Muzeo de Nikolao Roerich en Nov-Jorko (en sep lingvoj, i.a. Esperanto)
- Virtuala Muzeo de Nikolao Roerich (en sep lingvoj, i.a. Esperanto)
- La homo de la kosma konscio (artikolo en Monato)
- http://www.roerich.ee/index.php Estonian Roerich Society
- International Centre of the Roerichs (Moscow)
Pri aliaj reprezentantoj de la familio vidu: Roerich.