Nila perko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nila perko
Nila perko
Nila perko

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Aktinopterigoj Actinopterygii
Ordo: Perkoformaj Perciformes
Familio:   Centropomidae
Genro: Perkoj Lates
Specio: Lates niloticus
Lates niloticus
Linnaeus, 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La nila perko estas fiŝo nesalakva, vivkapabla ankaŭ en modere sala akvo. Ĝia viando havas altan nutran valoron. Ĝi atingas longon de preskaŭ du metroj kaj pezon de 70 kg aŭ pli.

Nila perko havas blu-arĝentan koloron; ĝiaj okuloj estas nigraj kun hela flava ringo. Ĝi estas predulo kaj nutras sin per aliaj fiŝoj kaj krustaco; en juna aĝo ankaŭ per zooplanktono.

Enmeto en Viktorian Lagon[redakti | redakti fonton]

La nila perko originas el Etiopio kaj Egiptio, sed plej konatiĝis per tio, ke en la 1950-aj jaroj oni plane enmetis ĝin en Viktorian Lagon. Ĝi tie bone evoluis kiel invada specio, sed je la kosto de aliaj specioj: En 1977 ĝia korpomaso estis ankoraŭ 1 procento de ĉiuj fiŝoj en la lago, sed en 1983 jam 68 procentoj. Nila perko nun estas la plej grava eksportaĵo de Tanzanio (al Eŭropa Unio); la flughaveno de Muvanzo ĉiutage transportas 500 tunojn da frostigita nilperka fileo.

Kredeble pro la enkonduko de nila perko en Viktoria Lago pluraj centoj da specioj ekstermiĝis. Ĉar la lokanoj kutimas konservi fiŝon per fajra sekigado kaj nila perko estas tre grasa, ankaŭ la bezono je fajra ligno en la regiono kreskis kaj pliigis grundan erozion.

Oni esploris la eblon vivigi nilajn perkojn en Kvinslando en Aŭstralio, sed rezignis pro la malbonaj efikoj en Afriko.

Hubert Sauper en sia filmo La koŝmaro de Darwin prezentas la historion de la hejmigo de nilaj perkoj en Viktoria Lago.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]