Nils Økland
Aspekto
| Nils Økland | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 10-an de junio 1882 en Valestrand |
| Morto | 1969 en Haugesund |
| Lingvoj | Esperanto |
| Ŝtataneco | Norvegio |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto |
Nils ØKLAND (naskiĝis la 10-an de junio 1882 en Valestrand; mortis en 1969 en Haugesund) estis norvega esperantisto kaj instruisto en Stord. Li estis prezidanto de la komunuma estraro. Li esperantistiĝis pere de sia amiko H. Midthus en 1904/1905. En la komenca periodo li multe propagandis inter gekolegoj kaj per artikoloj en la gazetaro. Kursgvidinto en Haŭgesund 1910 kaj 1912, en Stord 1932 infankurso.

