Nils Alfred Nordlund
Aspekto
| Nils Alfred Nordlund | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 11-an de marto 1872 en Tvärred |
| Morto | 11-an de februaro 1943 (70-jaraĝa) |
| Lingvoj | Esperanto • sveda |
| Ŝtataneco | Svedio |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto instruisto leksikografo |
Nils Alfred NORDLUND (naskita la 11-an de marto 1872 en Tvärred, Västergötland; mortinta la 11-an de februaro 1943[1]) estis sveda gimnazia instruisto kaj Esperanto-vortaristo.
Nordlund fariĝis Esperantisto de 1917 kaŭze de porpaca intereso. Li estis prezidanto de la Esperanto-unuiĝo de svedaj geinstruistoj kaj de la Esperanto-distrikto de Skanio. Li gvidis kursojn, verkis kaj mem eldonis lernolibrojn kaj vortarojn (Esperanto ordbok: I. svenska-Esperanto, II. Esperanto-svenska. 2-a eld. Kristianstad: Författarens Förl. 1928, 80 p.)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Libroj kaj aliaj dokumentoj de kaj pri Nils Alfred Nordlund en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko (germane)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Niaj mortintoj 1939–1945, en: Esperanto septembro-oktobro 1946, paĝo 5.

