Nils Olsson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Nils Olsson
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1910 (1910-01-01)
Morto 21-an de aŭgusto 1994 (1994-08-21) (84-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Svedio
Familio
Frat(in)o Olle Olsson
Infano Kerstin Rohdin
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Nils OLSSON (naskiĝis en 1910, mortis la 21-an de aŭgusto 1994) estis UEA-delegito en Höör (Svedio), dumviva membro de UEA kaj regula ano de Societo Zamenhof.

Li lernis la lingvon kun sia pli aĝa frato Olle Olsson jam en la 1920-aj jaroj, kaj kunfondis la klubon en Höör, kie li estis multjara prezidanto. Li tre aktivis en la internaciaj Esperanto-semajnoj de Frostavallen. Li okupiĝis en Eldona Societo en Svedio vendinte Esperanto-librojn. Ankaŭ lia filino, Kerstin Rohdin, estas aktiva en la sveda movado.

Nils Olsson ofte prelegis pri siaj esperanto vojaĝoj kaj pri siaj travivaĵoj per esperanto.

Subaj ligiloj estas prelego por neesparanta publiko por informi pri esperanto, kiam li estis 70 jara (1980).

[1] Arkivigite je 2017-02-04 per la retarkivo Wayback Machine

[2] Arkivigite je 2017-02-04 per la retarkivo Wayback Machine

[3] Arkivigite je 2017-02-04 per la retarkivo Wayback Machine

[4] Arkivigite je 2017-02-04 per la retarkivo Wayback Machine

[5] Arkivigite je 2017-02-04 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]