Saltu al enhavo

Nimecka Mokra

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nimecka Mokra ukraine Німецька Мокра, slovake Nemecká Mokrá, germane Deutsch-Mokra, hungare Németmokra estas malgranda, ne memstara vilaĝeto en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto Tjaĉiv, en municipo de Ruska Mokra.

Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Tjaĉiv en Transkarpatio

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Nimecka Mokra situas en mallarĝa valo laŭ rojo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis en 1638. En la 18-a jarcento germanoj kaj rutenoj alvenis, pli precize la germanoj en 1777 alvenis el Salzkammergut. Ili fondis 2 komunumojn: Rutena kaj Germana Mokra. En 1910 vivis en Németmokra 730 loĝantoj (654 germanoj, 47 hungaroj, 28 rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Máramaros, al distrikto de Taracköz, poste al Ĉeĥoslovakio.

Sankta memoraĵo de Nimecka Mokra

En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis Németmokra. En 1945 la alveninta Ruĝa Armeo deportis la germanojn al gulago. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]