Ninette y un señor de Murcia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ninette y un señor de Murcia
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Miguel Mihura
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Loko de rakonto ParizoMurcio
Honorigoj Q50890101
vdr

Ninette y un señor de Murcia (Ninette kaj murcia sinjoro) estas teatraĵo de la hispana verkisto Miguel Mihura, premierigita en 1964. Oni faris samnoman filmon reĝisorita de Fernando Fernán Gómez.[1] Kaj sekvis dua kina adaptaĵo de kelkaj jardekoj poste, reĝisorita de José Luis Garci en 2005 nome titolita Ninette, en kiu li kunigis elementojn de tiu unua teatraĵo kun la sekvo Ninette: Modas de París.

Temas pri komedio kun du aktoj: el kiuj la unua dividita en prologo kaj du scenoj; kaj la dua dividita en 4 aktoj.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Andrés Fernando Fernán Gómez, estas juna kaj najva murciano[2] kiu danke al ricevita heredaĵo elveturas el hejmloko por serĉi emociojn en Parizo, kien li venas altirita per la historioj rakontitaj de sia samlokano Armando (Alfredo Landa). Jam en Parizo, Armando loĝigas lin en la pensio de Madame Bernarda kaj Monsieur Pierre, paro de hispanaj ekzilitoj post la Hispana Enlanda Milito. Andrés konas Ninette, filino de ambaŭ, kaj arde enamiĝas de ŝi tiel ke li preferas resti en la pensio anstataŭ viziti la urbon.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Komentoj[redakti | redakti fonton]

  • Oni faris kvar teatrajn adaptaĵojn (1964, 1972, 2003 kaj 2015), la du menciitajn kinajn filmojn (1965 kaj 2005) kaj tri televidajn adaptaĵojn (1970, 1974 kaj 1984).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ninette y un señor de Murcia. Film Affinity
  2. Tiel Murcio iĝas stereotipo de provinceca loko, malpreta por ĉefurbecoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]