Noémi Apor
Aspekto
Noémi Apor | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Várkonyi Noémi |
Naskiĝo | 8-an de majo 1918 en Budapeŝto |
Morto | 29-an de junio 2005 (87-jaraĝa) |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 32/2-1-159/G |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Titusz Várkonyi (en) |
Frat(in)o | Zoltán Várkonyi |
Edz(in)o | Zoltán Fábry (reĝisoro) (1947–1994) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Noémi APOR, laŭ hungarlingve kutima nomordo Apor Noémi estis hungara aktoro. Ŝia origina familia nomo estis Várkonyi, ŝia frato estis Zoltán Várkonyi.
Noémi Apor [1] naskiĝis la 8-an de majo 1918 en Budapeŝto, ŝi mortis la 29-an de junio 2005 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Noémi Apor lernis en lernejo pri aktoroj, poste ŝi apartenis al diversaj malgrandaj teatroj en Budapeŝto. En 1947 ŝi edziniĝis al Zoltán Fábri (reĝisoro), en 1950 ŝi naskis filon. Ekde 1953 ŝi ricevis ankaŭ filmajn rolojn. Inter 1954 kaj 1974 ŝi estis membro de la Nacia Teatro (Budapeŝto), poste ŝi forlasis la teatran mondon kaj ŝi okupiĝis pri filmaj roloj. Ŝi ricevis premion en 1975.
Elektitaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Zsigmond Móricz: Légy jó mindhalálig - Viola
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - 1-a virino
- Schiller: Maria Stuart Mária - Margaret Kurl
Elektitaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Ifjú szívvel (1953)
- Dudek horoj (filmo) (1965)
- Hangyaboly (1971)
- Sértés (1983)