Saltu al enhavo

No Man’s Sky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
No Man’s Sky

Disvolvo Hello Games
Eldoninto Sony Interactive Entertainment
Distribuo Steam
Muziko 65daysofstatic
Produktoro Suzy Wallace
Platformo Microsoft Windows
Licenco nelibera permesilo
Ĝenro superviva videoludo
Ludomaniero unuludanta videoludo
Regilo komputila muso
PEGI-klasifiko PEGI 7
ESRB-klasifiko Teen (Adoleskuloj)
vdr

No Man’s Sky (angle: Nenies Ĉielo, el la angla termo no man's land: nenies tero) estas komputilludo publikigita an la jaro 2016 por PlayStation 4, Microsoft Windows, kaj poste por la platformoj PlayStation 5, OS X, Nintendo Switch kaj Linukso (uzante Steam). En ĝi, la ludanto prenas la rolon de kosmoesploristo. La ludo havas procedure generitan malferman 3D universon plena de ĉirkaŭ 18 duilionoj unikaj planedoj. Krom la fokuso al esploro, ĝi ankaŭ havas elementojn de komercistaj, agada-aventuraj kaj supervivaj videoludoj.

Grandega procedure generita universo

[redakti | redakti fonton]
La ludo uzas matematikajn formojn, kiuj similas naturajn formojn. Ekzemple fraktaloj kiel la sistemo L.

La ludo estas konata pro sia vastega universo, kiu estas procedure generita. Ludantoj povas esplori grandan nombron da unikaj planedoj, kosmostactioj kaj steloj. La luda universo enhavas pli ol 18 duilionoj da unikaj planedoj en 256 galaksioj. Ĉiu planado havas sian unikan ekosistemon, flaŭron, faŭnon kaj klimaton. Dum la tempo la diverseco de la universo ege pligrandiĝis per ĝisdatigoj de la ludo. Tre malmultaj datumoj estas sur la serviloj de la ludo, ĉar ĉiuj elementoj de la ludo estas kreitaj per determinismaj kalkuloj kiam la ludanto estas proksime de ili, certigante ke aliaj ludantoj vidos la samajn elementojn vojaĝante al la sama loko en la galaksio.