Nobela Komitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nobela Komitato estas la funkcianta institucio responsa por la tasko elekti premiotojn por Nobel-premio. Estas kvin Nobelaj Komitatoj, po unu por ĉiu Nobel-premio.

La Nobelaj Komitatoj por kvar el la premioj, nome fiziko, kemio, fiziologio aŭ medicino, kaj literaturo, estas funkciantaj fakoj kun koncernaj premiatribuantaj institucioj, nome la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj, la Karolinska Institutet, kaj la Sveda Akademio. Tiuj kvar Nobelaj Komitatoj nur proponas premiotojn, dum la fina decido estas farita en pli granda asembleo: nome la tuta akademio por la premioj en fiziko,[1] kemio,[2] kaj literaturo,[3] kaj la 50 membroj de la Nobela Asembleo ĉe la Karolinska Institutet por la premio pri fiziologio aŭ medicino.[4][5]

La kvina Nobela Komitato, nome la Norvega Nobel-Komitato responsa por la Nobel-premio pri paco, havas diferencan statuson ĉar ĝi estas kaj la funkcianta fako kaj la decida institucio por tiu premio.[6]

Notoj[redakti | redakti fonton]