Nonsuch

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Insulo Nonsuch (origine Insulo Nonesuch) estas parto de insulĉeno kiu formas Bermudon. Ĝi situantas ĉe St. George's Parish, nordoriente de la teritorio. Ĝi havas areon de 5.7 ha kaj situantas ĉe la orienta enirejo al Castle Harbour, ĉe la plej sudorienta pinto de la insulo Cooper (nune evidenta parto de la multe pli granda Insulo Sankta Davido). Latitudo (DMS): 32° 20' 52 N Longitudo (DMS): 64° 39' 48 Ok.

Historio[redakti | redakti fonton]

Iam estis kvarantena malsanulejo kaj tombejo por la forpasintoj.

Naturo[redakti | redakti fonton]

La insulo estas natura rezervejo. Ĝi estas arbara kaj kun iome da nesalakva marĉo; ties aliro por la publiko estas strikte limigita. La restaŭrado de la iama barilinsulo en 'Vivomuzeo de antaŭkolonia Bermudo' estas la vivdaŭra verko de la nune retiriĝinta bermuda ornitologo kaj konservadisto David B. Wingate, kaj parto de lia peno por alporti reen el preskaŭ formorto la iame formortinta endemia noktula marbirdo, kaj nacia simbolo de Bermudo, nome la Bermuda petrelo. Tiu projekto inkludas la reenmeton de aliaj specioj, kiaj la pigoheliko kaj la Flavkresta noktardeo.