Saltu al enhavo

Noosfero (programo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Noosfero

Lasta stabila versio 1.2
Programlingvo Ruby
Permesilo GNU Affero General Public License, version 3.0 or later
Retejo Oficiala retejo
vdr

Noosfero estas kunlabora reta platformo kiu ebligas kreadon de sociaj retejoj. Oni povas uzi ĝin por krei blogojn, diskutejojn, enretaj portfoliojn, eventkalendarojn, ktp.[1] Noosfero estis unue uzita de Cirandas.net, de la Universitato de San-Paŭlo en 2012[2] kaj poste de la brazila ŝtata informatika firmao SERPRO.[3] La programo integras ilojn kiel profiloj por uzantoj, komunumoj kaj entreprenoj, kaj reta enhava kontrolsistemo, RSS, forumoj, babilejoj, eventoj kaj komunikado ene la programo mem. Oni povas etendi ĝin per aldonaĵoj.

Lanĉita en 2009, Noosfero ankaŭ estas libera programara projekto, kreita de Colivre, brazila informatika kooperativo, kune kun sendependaj programistoj de la Noosfero-komunumo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]