Noršinci (Moravske Toplice)
Etoso
Noršinci, hungare Újtölgyes estas malgranda vilaĝo en Slovenio en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurske, en municipo de Moravske Toplice. La historia hungara loknomo estis Norsinc(z). Pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis hungarecan nomon.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 4 km²
- Alto super marnivelo: 186 m
- Koordinatoj: 46° 40′ N 16° 12′ O / 46.667 °N, 16.200 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 40′ N 16° 12′ O / 46.667 °N, 16.200 °O (mapo)
- Loĝantaro: 240
- Poŝtkodo: 9221
- Aŭtokodo: MS
Situo
[redakti | redakti fonton]Noršinci situas laŭ rojo, laŭ flankovojoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En la iama Norsinc naskiĝis hungaria slovena pastro János Kardos.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- slovena Vikipedio
- www.ms.sik.si
- www.geopedia.si