Nordia Konsilantaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nordlanda Konsilistaro

Oficialaj lingvoj de la Nordlandoj dana, feroa, finna, gronlanda, islanda, norvega, sveda
Laborlingvoj de la Nordlanda Konsilistaro dana, norvega, sveda
Sidejo Kopenhago
Konsilistarestro Jan-Erik Enestam
Prezidanto de la Konsilistaro Erkki Tuomioja
Fondo 1952

La Nordlanda Konsilistaro (aŭ Nordia Konsilio) estas interparlamenta organizaĵo de la Nordlandoj. La parlamentoj de la membraj ŝtatoj kaj memregaj regionoj sendas konsilistojn al la Konsilistaro, kiuj tie reprezentas la interesojn de sia nacio; ĉiujare oni nove elektas la konsilistojn. La Konsilistaro estis fondita en 1962 de Danujo, Islando, Norvegujo kaj Svedujo. Ekde tiam okazas ĉiujaraj renkontiĝoj. Finnujo aliĝis al la Konsilistaro en 1955. [1] La laboro estas kunordigata en kvin fakaj komisiitaroj.

En 1962 la jura bazo de la Konsilistaro estis difinitaj en la Kontrakto inter Danujo, Finnujo, Islando, Norvegujo kaj Svedujo, ankaŭ nomata Kontrakto de Helsinko.

La taskoj de la Nordlanda Konsilistaro konsistas el la kunordigo kaj ellaborado de ne-devigaj konsiloj por la interŝtataj rilatoj de la membraj ŝtatoj. La landaj registaroj devas raporti al la Nordlanda Konsilistaro.

Fontindikoj

  1. Osmo Jussila k.a., Politische Geschichte Finnlands seit 1809. Vom Großfürstentum zur Europäischen Union, Berlin Verlag 1999, ISBN 3-87061-833-7, p. 308