Erkki Tuomioja
Erkki Tuomioja | |||||
---|---|---|---|---|---|
finnlanda politikisto | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1-an de julio 1946 (77-jaraĝa) en Helsinko | ||||
Religio | ateismo vd | ||||
Lingvoj | finna vd | ||||
Ŝtataneco | Finnlando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Helsinko • Helsingin Suomalainen Yhteiskoulu vd | ||||
Partio | Finnlanda socialdemokratia partio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Sakari Tuomioja vd | ||||
Patrino | Vappu Tuomioja vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • diplomato • ĵurnalisto • blogisto • historiisto • politikologo vd | ||||
Laborkampo | politiko • politika scienco • ekstera politiko vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
finnlanda ministro pri komerco kaj industrio ![]() | |||||
Dum | 1999–2000 | ||||
finnlanda ministro pri eksteraj aferoj ![]() | |||||
Dum | 2000–2007 | ||||
2-a periodo | |||||
Dum | 2011–2015 | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Erkki Sakari TUOMIOJA (naskiĝis la 1-an de julio 1946 en Helsinko) estas finna politikisto de la socialdemokratia partio de Finnlando, parlamentano en la jaroj 1970–1979 kaj ekde 1991. Li sciigis, ke li ne plu kandidatos por la parlamento en 2023[1]. En la jaroj 1999–2000 li estis ministro pri komerco kaj industrio. De 2000 ĝis 2007 kaj de 2011 ĝis 2015 li estis ministro pri eksteraj aferoj. Unuan fojon li fariĝis ministro pri eksteraj aferoj, kiam ĝis tiu ministro pri eksteraj aferoj, Tarja Halonen, fariĝis prezidanto. Li estas doktoro de sociaj sciencoj kaj docento de politika historio. Li verkis multajn librojn pri ekstera politiko kaj politika historio.
La patro de Erkki Tuomioja estis Sakari Tuomioja, politikisto kaj iama ĉefministro de Finnlando. Lia patrino estis Vappu Tuomioja, verkisto. La patro de lia patro, Walto Tuomioja, estis parlamentano ĉefredaktoro de Helsingin Sanomat.
Erkki Tuomioja komencis socian diskutadon en la 1960-aj jaroj en asocio de mezlernejanoj kaj en la studenta korporacio de Universitato de Helsinko. Liaj ĉefaj temoj rilatis al pedagogio kaj internaciaj rilatoj. Li estis unu el la plej elstaraj politikaj diskutantoj en Finnlando.
Tuomioja estas konsiderata ano de la maldekstra flanko de sia partio. Li defendas la socialan ŝtaton tipan al la Nordlandoj. Li estas membro de ATTAC.
Tuomioja estas ateisto[2]. Li volas, ke teologio estu forigita el universitatoj.