Nordokcidenta Usono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Nordokcidenta regiono de Usono konsistas el la plej nordokcidentaj subŝtatoj de Usono. Pluraj el ili limas kun Kanado kaj Pacifiko. Ili estas Vaŝingtonio, Oregono, Montano, Idaho, Vajomingo kaj kelkfoje Alasko. La du plej grandaj urboj de la nordokcidento estas Seatlo, Vaŝingtonio kaj Portlando, Oregono. Aliaj urboj grandaj estas Takomo, Vaŝingtonio, Spokano, Vaŝingtonio, Eŭgeno, Oregono, kaj Bojzo, Idaho.