Nordorienta provinco de Kenjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
nordorienta provinco

provinco de Kenjo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Garissa
Areo 126 186 km²
Loĝantaro 1 410 342 (stato: kalkulo de 2008)
ISO-kodo KE-500
vdr

La nordorienta provinco (svahile Mkoa wa Kaskazini-Mashariki, angle North-Eastern Province) estis unu el sep provincoj de Kenjo, ĝis ĉiuj provincoj laŭ nova konstitucio de aŭgusto 2010 malfondiĝis. La provinco kovris areon de 126 186 kvadrataj kilometroj kaj laŭ kalkulo de 2008 ĝi havis 1 410 342 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 11 homoj laŭ kvadrata kilometro. Administra centro estas la urbo Garissa. La provinco plu dividiĝis je kvar distriktoj.

Kiel la nomo indikas, la provinco situis en la oriento de la lando, ankoraŭ pli oriente ol la orienta provinco de Kenjo, kiu ja orientas de la nacia ĉefurbo Najrobo, sed fakte troviĝas en la oriente centra landoparto. Norde la nordorienta provinco limis je Etiopio, oriente je Somalio. La plej multaj loĝantoj etne estis somaloj. La averaĝa klimato de la provinca teritorio estas seka kaj varmega.