Nosferatu: Phantom der Nacht

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nosferatu: Phantom der Nacht
filmo
Originala titolo Nosferatu – Phantom der Nacht
Originala lingvo germana lingvo • angla lingvo • rumana lingvo
Kina aperdato 1979, 12 apr. 1979
Ĝenro vampirfilmo, filmo bazita sur romano, filma dramo
Kameraado Jörg Schmidt-Reitwein
Reĝisoro(j) Werner Herzog
Produktisto(j) Daniel Toscan du Plantier
Scenaro Werner Herzog
Filmita en Pernštejn
Loko de rakonto TransilvanioWismar
Muziko de Popol Vuh
Rolantoj Klaus Kinski • Isabelle Adjani • Bruno Ganz • Roland Topor • Jacques Dufilho • Walter Ladengast • Rijk de Gooyer • Clemens Scheitz • Dan van Husen • Jan Groth • John Leddy • Lo van Hensbergen • Werner Herzog • Tim Beekman • Norbert Losch • Johan te Slaa • Attila Árpa • Walter Saxer
Produktinta firmao Werner Herzog Filmproduktion 
ZDF
IMDb
vdr

Nosferatu: Phantom der Nacht, laŭvorte 'Nosferatu: Fantomo de la Nokto') estas horora filmo de 1979 verkita kaj reĝisorita de Werner Herzog. La agado okazas en la 19-a jarcento ĉefe en Wismar, Germanio, kaj Transilvanio, kaj estis planita kiel stileca refilmaĵo de la germana filmo de F. W. Murnau de 1922 kiel drakula adaptaĵo nome Nosferatu. En la filmo stelulas Klaus Kinski kie la Grafo Drakulo, Isabelle Adjani kiel Lucy Harker, Bruno Ganz kiel Jonathan Harker, kaj la franca artist-verkisto Roland Topor kiel Renfield. Estas du diferencaj versioj de la filmo, unu en kiu la aktoroj parolas angle, kaj alia en kiu ili parolas germane.[1]

Tiu ĉi verko de Herzog nome Nosferatu estis tre bone ricevita de kritikistoj kaj ĝuis sufiĉan gradon de komerca sukceso.[2] La filmo estis la dua el kvin kulaboraĵoj inter la reĝisoro Herzog kaj la aktoro Kinski,[3] tuj sekvita per la filmo ankaŭ de 1979 nome Woyzeck. Nosferatu estis vidita de unu miliono da spektantoj en Okcidenta Germanio kaj enspezis 53 870 000 da liroj en Italio.[4] Ĝi estis ne tiom granda sukceso en la hejmlando de Adjani, per 933 533 spektantoj en Francio.[5]

Noveligon de la scenaron verkis Paul Monette kaj oni publikigis [6] en 1979. Itala hororfilmo de 1988 Nosferatu a Venezia estas "refilmaĵo nur laŭome",[7] denove kun Kinski en la titola rolo.[8]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En Wismar, en la 19-a jarcento, Jonathan Harker (Bruno Ganz) veturas al Karpatoj cele al negocado de la vendo de domo kun la grafo Drakulo. En gastejo lokanoj avertas lin kaj klopodas konvinki lin ne viziti la grafon ĉar li estas konata kiel vampiro. Harker tamen vizitas lin, fakte perpiede ĉar neniu transportisto volis akompani lin, kaj li falas sub la dominado de la grafo, ne konstatante, ke vere temas pri la vampiro Drakulo. Tiu translokiĝas perŝipe al Wismar, kun ratoj inter ĉerkoj, por transmiti la la peston. Krome li celas la fianĉinon de Harker, kiun li konis per portreto de la fianĉo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Klaus Kinski kiel Grafo Drakulo
  • Isabelle Adjani kiel Lucy Harker
  • Bruno Ganz kiel Jonathan Harker
  • Roland Topor kiel Renfield
  • Walter Ladengast kiel Dro. Abraham van Helsing
  • Dan van Husen kiel gardisto
  • Jan Groth kiel havenestro
  • Carsten Bodinus kiel Schrader
  • Martje Grohmann kiel Mina
  • Rijk de Gooyer kiel urbofunkciulo
  • Clemens Scheitz kiel skribisto
  • John Leddy kiel transportisto
  • Tim Beekman kiel ĉerkoportisto
  • Lo van Hensbergen
  • Margiet van Hartingsveld

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Nosferatu, the Vampyre | film by Herzog [1979 | Britannica".] www.britannica.com. Alirita la 20an de Decembro 2022.
  2. "An Adaptation With Fangs by Garrett Chaffin-Quiray". Kinoeye. Alirita la 30an de Januaro 2007.
  3. "Frames 'n' friends by Amulya Nagaraj". The Hindu. Arkivita el la originalo la 16an de Oktobro 2007. Alirita la 30an de Januaro 2007.
  4. "Nosferatu the Vampyre (1979) - Box office / business" – ĉe www.imdb.com.
  5. JP. "Nosferatu Phantom der Nacht (1979)- JPBox-Office". www.jpbox-office.com.
  6. Avon Publishing (ISBN 978-0380441075) kaj Picador (ISBN 978-0330259293)
  7. Reeves, Tony. "Vampire In Venice (Nosferatu A Venezia) — 1986". Arkivita el la originalo la 22an de Marto 2017. Alirita la 6an de Februaro 2018.
  8. "Nosferatu in Venice (Prince of the Night) DVD Review: When Art Becomes Trash - Cinema Sentries". cinemasentries.com. Arkivita el la originalo la 25an de Februaro 2017. Alirita la 6an de Februaro 2018.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Nosferatu the Vampyre en la angla Vikipedio.