Nová Véska (Staré Město)
Nová Véska | |
germane Neudörfel | |
vilaĝo | |
Pentaj krucoj en Nová Véska
| |
Oficiala nomo: Nová Véska | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono |
Distrikto | Distrikto Bruntál |
Administra municipo | Staré Město |
Historia regiono | Ĉeĥa Silezio |
Montaro | Nízký Jeseník |
Domoj | 27 2010 |
Situo | Nová Véska |
- koordinatoj | 50° 00′ 52″ N 17° 24′ 39″ O / 50.01444 °N, 17.41083 °O (mapo) |
Katastro | 5,16 km² (516 ha) Malá Véska |
Loĝantaro | 107 (2021) |
Denseco | 20,74 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1405 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 793 33 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Nová Véska (Staré Město) | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Nová Véska (germane Neudörfel) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Staré Město en distrikto Bruntál. Ĝi troviĝas proksimume 2 kilometroj nordokcidente de la centro de municipo kaj 5 kilometroj nordokcidente de Bruntál. Vivas ĉi tie 107 loĝantoj (2021).
Nová Véska situas en katastra teritorio Malá Véska kun areo 5,16 km².
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĉeĥe Nová Véska, antaŭe ankaŭ Nová Ves, en la jaroj 1950 ĝis 1993 estis alinomita je Malá Véska.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1405.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 252 |
1880 | 279 |
1890 | 252 |
1900 | 240 |
1910 | 200 |
1921 | 202 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 225 |
1950 | 90 |
1961 | 92 |
1970 | 60 |
1980 | 39 |
1991 | 38 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 60 |
2011 | 66 |
2021 | 107 |
En Nová Véska estas registritaj 27 adresoj: ĉiuj daŭraj objektoj. Dum popolnombrado en la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 22 domoj, el tio 17 daŭre loĝataj.
Mito pri pentaj krucoj en Nová Véska
[redakti | redakti fonton]Dum pentekosta lundo estis revenantaj du fratoj, filoj de ŝafaristo, el falĉilado de herbo. Nokton antaŭ tio pasigis ambaŭ fratoj en dancamuzo kaj ambaŭ pasie enamiĝis en la saman junulinon. La malpli aĝa proponis, ke tiu pli aĝa povas rezigni pri la amo, ĉar li estos laŭleĝa heredanto kaj li trovos por si pli bonan, ol simplan junulinon. La pli aĝa, incitema frato akre rifuzis tion, inter la fratoj okazis disputo, dum kiu ili uzis akrajn falĉilojn. En tiu ĉi duelo, movigata de ĵaluziemo, estis ambaŭ fratoj vunditaj tiel grave, ke ambaŭ mortis post kelke da horoj. Por daŭra memoro al tiu ĉi malĝoja evento estis el ŝabloŝtono faritaj du pentaj krucoj, kiuj ĉi tie situas ĝis hodiaŭ.
|