Nová Ves (Litovel)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Nová Ves
Nová Ves
germane Neudorf
vilaĝo
Inundigita ŝtonminejo ĉe la vilaĝo
Oficiala nomo: Nová Ves
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Olomouc
Administra municipo Litovel
Historia regiono Moravio
Parto de Hanakio
Montaro Zábřeha montetaro
Domoj 86 2009
Situo Nová Ves
 - koordinatoj 49° 40′ 54″ N 17° 00′ 54″ O / 49.68167 °N, 17.01500 °O / 49.68167; 17.01500 (mapo)
Katastro 2,48 km² (248 ha) Nová Ves u Litovle
Loĝantaro 204 (2021)
Denseco 82,26 loĝ./km²
Unua skribmencio 1590
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 783 21
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Nová Ves (Litovel)
Portalo pri Ĉeĥio

Nová Ves (germane Neudorf) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Litovel en distrikto Olomouc. Ĝi troviĝas proksimume 5 km sudokcidente de Litovel. En la jaro 2009 ĉi tie estis registritaj 86 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 204 loĝantoj. Ĉe la vilaĝo troviĝas ŝtonminejo kaj natura baniĝejo en la inundigita eksa ŝtonminejo.

Nová Ves situas en katastra teritorio Nová Ves u Litovle kun areo 2,48 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1590.

En fruaj matenaj horoj la 16-an de marto 2020, en la tempo, kiam Ĉeĥa respubliko baraktis sin en pandemio de kronviruso COVID-19, higienistoj decidis rilate al abrupta kresko de pacientoj kun tiu ĉi malsano fermi urbojn Uničov kaj Litovel komune kun ties ĉirkaŭaĵoj. Polico gardis la regionojn kaj malebligis al neniu enpaŝi en la regionon nek forlasi ĝin. Unu el tiel ĉi trafitaj municipoj estis ankaŭ Nová Ves.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869334
1880338
1890347
1900353
1910330
1921329
JaroLoĝantoj
1930320
1950308
1961318
1970297
1980256
1991235
JaroLoĝantoj
2001226
2011216
2021204

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Panoramo[redakti | redakti fonton]

Vido al regiono de Litovel el ŝoseo super Nová Ves, la menciita municipo troviĝas en dekstra suba angulo de la footografio
Vido al regiono de Litovel el ŝoseo super Nová Ves, la menciita municipo troviĝas en dekstra suba angulo de la footografio