Nová Ves (Stříbrná)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Nová Ves
Nová Ves
germane: Neudorf
pereinta municipo
Kabanoj en loko de la pereinta municipo
Oficiala nomo: Nová Ves
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Sokolov
Administra municipo Stříbrná
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Ercmontaro
Situo Nová Ves
 - alteco 850 m s. m.
 - koordinatoj 50° 20′ 44″ N 12° 32′ 35″ O / 50.34556 °N, 12.54306 °O / 50.34556; 12.54306 (mapo)
Katastro 9,6 km² (960 ha) Nová Ves u Kraslic
Unua skribmencio 1631
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Nová Ves (Stříbrná)
Portalo pri Ĉeĥio

Nová Ves (germane: Neudorf) estas pereinta municipo en Ĉeĥio, parto de municipo Stříbrná, troviĝanta en distrikto Sokolov. Ĝi troviĝas 2 km sudoriente de Stříbrná sur montara plataĵo de Ercmontaro en supermara alteco ĉirkaŭ 850 metroj.

Nová Ves situas en katastra teritorio Nová Ves u Kraslic kun areo 9,6 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1631. En la jaro 1869 Nová Ves estas indikata kiel domaro de municipo Hochgarth (Obora) en distrikto Kraslice. Ĉe la norda rando situadis proksime de fonto de rojo Novoveský potok pli granda brikfarejo.

Post la dua mondmilito okazis forŝovo de la germana loĝantaro kaj Nová Ves fakte pereis, pli poste ĝi fariĝis loko de kabanistoj kaj dometistoj. En la loko de la eksa vilaĝo elkreskis nova kabana domaro.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj kaj domoj de Nová Ves
Jaro 1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961
Nombro de loĝantoj 385 418 422 410 434 395 414 20 -
Nombro de domoj 38 44 49 60 62 61 63 67 -

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]