Nova Sinagogo de Szeged

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nova Sinagogo (Szeged))
Nova Sinagogo de Szeged
sinagogo
sinagogo [+]
Koordinatoj46° 15′ 14″ N, 20° 8′ 34″ O (mapo)46.25390120.142649Koordinatoj: 46° 15′ 14″ N, 20° 8′ 34″ O (mapo)

ArkitektoLipót Baumhorn

Estiĝo1900

Nova Sinagogo de Szeged (Hungario)
Nova Sinagogo de Szeged (Hungario)
DEC
Map
Nova Sinagogo de Szeged
Vikimedia Komunejo:  New Synagogue (Szeged) [+]
vdr

Nova Sinagogo en Szeged apartenas al la plej grandaj sinagogoj de la mondo.

Kupolo de la sinagogo

Historio[redakti | redakti fonton]

La judoj ricevis permesojn loĝadi en Szeged en 1786, Ili konstruis novklasikisman sinagogon en 1803, kiu nun estas kulturcentro. La pli nova sinagogo estis konstruita en la jaroj 1900-1902 laŭ projekto de Lipót Baumhorn, kiu projektis 20-on da sinagogoj, sed tiu secesia sinagogo estas la plej impona. Ĝi anstataŭis tiuloke la malnovan sinagogon. Memortabulo memorigas pri la murditaj judoj en Szeged.

Interne sur la muroj estas sloganoj ankaŭ hungare. La kupolo simbolizas la mondon, kiun 24 kolonoj tenas (24 horoj). Ĉiuj feraĵoj estis verkoj de Pál Fekete (forĝisto). La belaj fenestrobildoj pretiĝis ĉe Miksa Róth kaj prezentas religion kaj historion de la judoj. La ornama altaro iomete imitas altaron de Jerusalemo. La orgeno muzikas foje por koncertoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio
Altaro de la sinagogo