Nova Universitato de Lisbono
Nova Universitato de Lisbono | ||
---|---|---|
Rektorejo
| ||
universitato • eldonejo de malfermita aliro | ||
moto | Omnis Civitas Contra Se Divisa Non Stabit Ĉiu ŝtato dividita kontraŭ si ne staros | |
Informoj | ||
fondodato | 1973 | |
Situo | ||
Geografia situo | 38° 44′ 1″ N, 9° 9′ 37″ U (mapo)38.7336-9.16028Koordinatoj: 38° 44′ 1″ N, 9° 9′ 37″ U (mapo) | |
lando | Portugalio | |
retejo | [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo] | |
Listoj | ||
membro de | ||
• Asocio de Eŭropaj Universitatoj • Juna Eŭropa Esploruniversitata Reto • Eutopia Alliance • ORCID • Asocio Universitata de Franclingvio • Coalition for Advancing Research Assessment vd | ||
filioj | ||
• Centre for Research in Anthropology • ITQB NOVA • IHMT NOVA • Instituto Superior de Estatística e Gestão de Informação • NOVA Information Management School • Nova School of Business and Economics • NOVA School of Science and Technology • NOVA School of Social Sciences and Humanities vd | ||
| ||
La Nova Universitato de Lisbono (portugale Universidade Nova de Lisboa, univɨsi'dad(ɨ) 'nɔvɐ dɨ liʒ'boɐ, akronime UNL, populare konata kiel "a Nova" (La Nova), aŭ simple NOVA) estas publika universitato en Lisbono. Fondita en 1973, ĝi estas la plej nova el la publikaj altlernejoj, kio estas eksplicite emfazita per la nomo.
En 2018, ĝi havis proksimume 19 000 studentojn, 1 750 profesorojn kaj kunlaborantojn disigitajn tra kvin fakultatoj, tri institutoj kaj lernejoj, ofertante diversajn kursojn en malsamaj scifakoj.
Organizo[redakti | redakti fonton]
- fakultato de Scienco kaj Teknologio
- fakultato de Sociaj Sciencoj kaj Socio
- fakultato de Juro (FDUNL)
- fakultato de Medicinaj Sciencoj
- fakultato de Ekonomiko, Nova Lernejo de Komerco kaj Ekonomiko
- Supera Instituto de Statistiko kaj Informa Administrado
- Instituto de Kemia Teknologio kaj Biologio
- Instituto de Higieno kaj Tropika Medicino
- Nacia Lernejo de Publika Sano
La rektorejo kaj pluraj unuoj de la UNL estas instalitaj sur kampuso kaj aliaj konstruaĵoj situantaj en la municipoj de Lisbono, Almada kaj Oeiras. La Monte de Caparica kampuso, en la municipo de Almada, kie la fakultato de scienco kaj teknologio situas, estas unu el la plej grandaj kampusoj en Eŭropo.
Rangigoj[redakti | redakti fonton]
En 2014, La QS Mondaj Universitataj Rangotabeloj taksis NOVA kiel unu el plej bonaj universitatoj de la mondo estanta rangita nombron 312 en la mondo.[1] NOVA estas la ununura portugala universitato en la QSa Supro 50 sub 50-jaraĝaj rangotabelo, atinginte ĉi tiun pozicion por la tria jaro en kontinuo [2].
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Universidade Nova de Lisboa - Topuniversities
- ↑ 100 Under 50 Rankings. Alirita 2015-12-20.