Nova sinagogo de Darmstadt
Nova sinagogo de Darmstadt | |||
---|---|---|---|
sinagogo muzeo komunuma centro | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | postmoderna arkitekturo vd | ||
Arkitekto | Alfred Jacoby vd | ||
Estiĝo | 1988 | ||
Lando | Germanio vd | ||
Situo | Darmstadt | ||
Adreso | Wilhelm-Glässing-Straße 26 | ||
Situo | |||
Geografia situo | 49° 52′ 3″ N, 8° 39′ 17″ O (mapo)49.867538.6546Koordinatoj: 49° 52′ 3″ N, 8° 39′ 17″ O (mapo) | ||
| |||
Retejo | https://jg-darmstadt.de/ | ||
La Neue Synagoge ("Nova Sinagogo") estas la postmilita, postmodernisma sinagogo, komunuma domo kaj muzeo de la juda komunumo (germane Jüdische Gemeinde) en Darmstadt.[1] Inaŭgurita en novembro 1988, la sinagogo estis konstruita kiel parto de civitana iniciato por memorigi la 50-an datrevenon de la malhonora pogromo Kristala Nokto.[2] Konata ankaŭ kiel la "Holokaŭsta Memora Sinagogo", la arkitektura komplekso estis dizajnita por plenumi la bezonojn de la juda loĝantaro de la grandurbo, kiu estis sen preĝejo ekde la pogromo de 1938, kiam la tri sinagogoj de Darmstadt estis detruitaj.[3] La Nova sinagogo estas konstruita laŭ planoj de Alfred Jacoby, kun signifa parto de artaj vitraloj[4] desegnitaj de la brita vitralisto Brian Clarke. En la mapo de la informkesto dekstre iom videblas ĝia strukturo: La komunuma centro kiel granda kvarangulo simile al antikva romia vilao ĉirkaŭas vastan internan korton, en kies mezo la vera sinagogo estis konstruita. Ĝi ligiĝas nur per sia enirejo al la kvarangula kadro, teretaĝe kaj supre por atingi la balkonejojn, kaj vere senteblas kiel juvelo bone protektita en la kesto de la ĉirkaŭa kvarangulo. La "juvelan" impreson plifortigas la brilantaj malhelbluaj vitraloj kies lumo bone kontrastas kun blankaj kolonoj kaj iom da orumitaj ornamoj sed pro la relativa malgrandeco la suma preĝejo tute ne impresas pompa aŭ fanfarona, sed elradias trankvilon kaj "modestan belecon". La religia kaj kultura komplekso intence konstruiĝis ekzakte sur la loko, kie dum la 12 jaroj de nazia diktaturo situis la iama Gestapo ĉefsidejo de la urbo.[5]
La arkitekto Alfred Jacoby cetere per tiu unua de li konceptita postmodernisma sinagogo akiris altan renomon, kaj sekve li povis realigi ankoraŭ dek simile imponajn sinagogojn, ĉiuj el ili kompreneble kun propra karaktero. Inter ili estas la sinagogo de Speyer finkonstruita en novembro 2011, pri kiu jam ekde 2012 ekzistas esperantlingva vikipedia artikolo.
Galerio de iuj esperantlingvaj fotoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Timothy Aeppel: artikolo Facing shadows of the past: Germans mark Jewish persecution ("Alfronti ombrojn de la pasinteco: Germanoj markas judan persekuton") en la retejo The Christian Science Monitor, novembro 1988 (angle)
- ↑ artikolo Wer ein Haus baut, der will bleiben ("kiu konstruas domon, tiu volas resti") pri la 20-jariĝo de la nova konstruaĵo, la 10-an de novembro 2008 (germane). Tiu artikolo ne haveblas en la reto, sed jes artikolo de la juda komunumo mem pri la sekva, 30-jara jubileo en novembro 2018
- ↑ Rainer Hein: artikolo Neue Synagoge in Darmstadt: Zeichen des Glauben, der Versöhnung und Zuversicht ("Nova sinagogo en Darmstadt: signo de fido, repaciĝo kaj konfido") la 10-an de novembro 2013 en la gazeto Frankfurter Allgemeine Zeitung (germane)
- ↑ artikolo pri la sinagogo en retejo de la Centro por Juda Arto de la Hebrea Universitato de Jerusalemo (angle)
- ↑ Eva Reinhold-Postina en la libro Das Darmstädter Synagogenbuch: eine Dokumentation zur Synagogen-Einweihung am 9. November 1988 im Auftrag des Magistrats der Stadt Darmstadt und der Jüdischen Gemeinde Darmstadt ("La Darmŝtata Sinagoga Libro: dokumentado de la sinagoga inaŭguro la 9-an de novembro 1988 nome de la Urba Konsilio kaj la Juda Komunumo de Darmstadt"), eldonejo Roether Verlag, Darmstadt 1988 (germane)