Novak Đoković

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Novak Đoković

Novak ĐOKOVIĆ (serbe: Новак Ђоковић; naskiĝis en Beogrado, Serbio, la 22-a de majo 1987) estas serba tenisludisto, ekde la 4-a de julio 2011 daŭre gvidanto de la ATP-liston (monda ranglisto de profesiaj tenisludistoj).

Dum sia kariero, li ĝis la stato de junio 2015 venkis en signife pli ol 500 ludoj, akiris pli ol 30 titolojn, el kiuj 8 en la prestiĝaj turniroj de la serio "Granda Ŝlemo", 12 en konkuro ATP Masters Series kaj 4 (2008, 2012, 2013 kaj 2014) en Pokalo de la Majstroj (Tennis Masters Cup).

El liaj ok venkoj en la prestiĝaj turniroj de la serio "Granda Ŝlemo", en 2011 kaj 2014 li venkis en Wimbledon, en 2011 li triumfis en la turniro US Open, en 2008, 2011, 2012, 2013 kaj 2015 venkis en la turniro Australian Open kaj en 2012, 2013 kaj 2015 atingis la finalon de la turniro French Open, nomata Roland Garros.

Novak Đoković loĝas en Montekarlo, Monako.

Referencoj

Eksteraj ligiloj