Novalis

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Novalis, reala nomo Georg Philipp Friedrich von HARDENBERG (naskiĝis la 2-an de majo 1772 en Wiederstedt; mortis la 25-an de marto 1801 en Weißenfels) estis germana poeto kaj sciencisto.

La filo de minejdirektoro spertis striktan pietisman edukadon en sia familio. De 1791 ĝis 1794 li studis juron, filozofion kaj matematikon en Jena, Lepsiko kaj Wittenberg. En la jaro 1795 li fianĉiĝis kun 13-jara knabino, kiu du jarojn poste mortis. Profunde afliktite li komencis okupiĝi pri mistikaj temoj kaj fiksis sian tutan doloron en la poemciklo Hymnen an die Nacht (= Himnoj al la nokto).

En la saksa urbeto Freiberg, kie li profundigis siajn natursciencajn studojn, li en la jaro 1798 fianĉiĝis kun la filino de unu el siaj profesoroj. En 1799 li fariĝis alta oficisto en salminejo de Weißenfels (apud Lepsiko). Edziĝon kaj la eldonadon de la plejmulto el siaj verkoj li ne plu povis sperti, ĉar li mortis en la aĝo de nur 28 jaroj pro grava pulmomalsano.

Novalis estas grava reprezentanto de la frua romantikismo.

Famaj verkoj

  • Hymnen an die Nacht (poemciklo, 1800)
  • Geistliche Lieder (ekleziaj kantoj, eld. 1802)
  • Die Lehrlinge zu Sais (romanfragmento, eld. 1802)
  • Heinrich von Ofterdingen (romanfragmento, eld. 1802)

Vidu ankaŭ