Novbeogrado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Novbeogrado, serbe Нови Београд, estas unu el la 17 kvartaloj de Beogrado en Serbio, en distrikto Beogrado (sed geografie en Srem (regiono)).

Loko de la municipo en Serbio

Bazaj informoj

Geografio

Novbeogrado etendiĝas laŭ dekstra bordo de Danubo kaj laŭ maldekstra bordo de Savo ĉe la kunfluejo de la menciitaj riveroj.

Historio

La nomo aperis unuafoje en 1924, kiel kafejo, poste en 1939, kiel periodaĵo. La loĝkvartalo mem fondiĝis en 1948 en loko pli frue neloĝata pro la oftaj inundoj kaj pro marĉa grundo. De Malo Ratno Ostrvo oni transportis sablojn sur la marĉan teron por kovri ĝin. La municipo ekfunkciis en 1953. Komence de la 21-a jarcento 5 pontoj faras kontaktojn kun ceteraj partoj de la ĉefurbo.

Mapo pri municipo Zemun

Vidindaĵoj

Vidu ankaŭ

Fontoj

Panoramo de Novbeogrado