Novell NetWare

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Novell NetWare
Logotipo de Novell NetWare


operaciumo
Evoluiganto: Novell
Lasta versio: 6-a de majo 2009: 6.5 SP8[mankas fonto]
Apera dato: 1983
vdr

Novell NetWare estas reta operaciumo (angle: network operating system aŭ NOS) por serviloj de tipo Persona komputilo, lanĉita en la merkato en 1983 fare de Novell. temas pri servila sistemo dediĉita al ĉi tiu funkcio.

NetWare ĝuis grandan sukceson dum pli ol 10 jaroj antaŭ ol suferi pri la konkurenco de Vindozo NT de Microsoft en la malfruaj 1990-aj jaroj.

Ĉi tiu produkto nun fariĝis eksmoda, ĉar Novell haltigis ties subtenon en marto 2010[1]. Novell invitas siajn klientojn transiri al Novell Open Enterprise Server, operaciumo GNU/Linux, bazita sur SUSE Linux Enterprise Server.

Kronologio[redakti | redakti fonton]

  • 1983: NetWare reta operaciumo por Persona Komputilo
  • 1985: Advanced NetWare 1.0 poste 1.2 funkcianta en ŝirmita modo
  • 1986: Advanced NetWare 2.0: integriĝo de sinsekvo de interretaj protokoloj TCP/IP
  • 1989: Netware 3.0: 32-bita sistemo por Mikroprocesoroj de Intel 386
  • 1993: NetWare 4.0: dosier-repertuaro NetWare Directory Services (NDS)
  • 1995: NetWare 4.1
  • 1998: NetWare 5.0: denaska elporto de TCP/IP, dosier-sistemo Novell Storage Services (NSS)
  • 1999: NetWare 5.1
  • 2001: NetWare 6.0: web-servoj, eDirectory posteulo de NDS
  • 2003: NetWare 6Novell 5.0.5

Stako da IPX-protokoloj[redakti | redakti fonton]

La tuto de protokoloj de NetWare estis forte influita de la dezajno kaj realigo de la arĥitekturo de protokoloj de Xeros Network System (XNS). La stako de proprietaj prokoloj enhavas la sekvajn komponantojn:

  • Protokolo RIP (Routing Information Protocol) de Novell, malsama de interreta protokolo IP, kiu faciligas interŝanĝon de enkursigaj informoj.
  • Protokolo IPX (Internetwork Packet eXchange), protokolo de tavolo 3 ne destinita al konekto kaj kiu difinas ret- kaj nod-adresojn.
  • Servo SPX (Sequenced Packet eXchange), kiu plenumas la servojn destinitajn al konekto de tavolo 4.
  • Protokolo SAP (Service Advertising Protocol), kiu ebligas anonci ret-servojn.

Specifaĵoj[redakti | redakti fonton]

La kerno de la sistemo uzis programilon bazitan sur kooperado kaj ne klasikan meĥanismon de tempa multipleksado. La principo estis ke tasko iris ĝis la fino de sia (elementa) pritrakto poste signalis al sistemo ke ĝi ne plu havis ion farotan kaj provokis la elekton de nova aktiva tasko. Ĉi tiu meĥanismo kiu refariĝis ĝisdata ebligis la version SFT-III (Self Fault Tolerance version 3) de NetWare kiu konsistis el du spegulitaj maŝinoj, konstante sinkronizitaj per reta ligilo specifa al softvara nivelo, kun punktoj de renkontiĝo dum la signalado de nenion farado flanke de la tasko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]