Novi Karlovci
Novi Karlovci, serbe Нови Карловци, hungare Újkarlóca estas granda vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojevodio, en distrikto Srem (regiono), en municipo de Inĝija. Novi, Нови kaj Új signifas: nova.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 55 km²
- Koordinatoj: 45°04′29″N 20°10'22″E
- Supermara alteco: 104 m
- Loĝantaro: 3036 en 2002
- Poŝtkodo: 22322
- Telefonprefikso: 22
- Aŭtokodo: IN
Geografio[redakti | redakti fonton]
Novi Karlovci etendiĝas laŭ traira flankovojo, sed ĉefvojo estas proksime.
Historio[redakti | redakti fonton]
La loko apartenis laŭvice al Hungara reĝlando, al Osmana Imperio, al Habsburga Imperio, al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, fine al Serbio. En 2002 loĝis en Novi Karlovci 2897 serboj (95 %), 21 ciganoj, 17 kroatoj, 12 slovakoj kaj aliaj.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- Hungara kaj serba Vikipedioj
- Mapo pri Novi Karlovci