Saltu al enhavo

Novo Miloŝevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Novo Miloŝevo
vilaĝo
cadastral municipality of Serbia (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 23273
Demografio
Geografio
Geografia situo 45° 43′ N, 20° 18′ O (mapo)45.71972222222220.301944444444Koordinatoj: 45° 43′ N, 20° 18′ O (mapo) [+]
Alto 77 m [+]
Areo 171 km² (17 100 ha) [+]
Novo Miloŝevo (Serbio)
Novo Miloŝevo (Serbio)
DEC
Situo de Novo Miloŝevo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Novo Miloševo [+]
v • d • r

Novo Miloŝevo, serbe Ново Милошево, slave Novo Miloševo, hungare Beodra, germane Beudra estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Meza Banato en municipo de Novi Bečej.

Kastelo de Karátsonyi (karAĉonji) de Novo Miloŝevo
Novo Miloŝevo situas en la mapo en la verda municipo

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Novo Miloŝevo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Kikinda-Novi Bečej, krome estas fervojo al Ĉoka.

Katolika preĝejo de Novo Miloŝevo

Hungaroj alvenis en 896 kaj ili fondis ŝtaton en 1000. La unua mencio devenis el 1331. Post la turka erao en 1742 serboj refondis la senhoman setlejon Беодра (beodra) kaj formiĝis apuda vilaĝo Карлово (karlovo) en 1751. Ambaŭ apartenis rekte al milita zono de Habsburga Imperio. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝoj apartenis al Hungario, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1918 la vilaĝo prenis novan nomon Драгутиново (dragutinovo) honore al serba kolonelo Dragutin Ristić, kiu okupis la regionon. En 1941 la germana armeo okupis la vilaĝojn ĝis 1944. Post 2 jaroj la vilaĝoj unuiĝis kaj prenis la nomon Novo Miloŝevo. En 2002 loĝis en Novo Miloŝevo 6763 da homoj, (serboj 5146 (76 %), hungaroj 986 (15 %), ciganoj 361 (5 %) kaj aliaj).

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
Ortodoksa preĝejo de Novo Miloŝevo

En la iama Beodra naskiĝis hungara terposedanto Jenő Karátsonyi.